Intergloso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intergloso, InterglosaInterglossa estas planlingvo proponita de Lancelot Hogben (1895-1975) en la libro Interglossa en 1943. Ĝi havas vortaron plejparte grekdevenan kun gramatiko angleca/ĉineca/piĝineca. En 1963, Hogben proponis Esencan Mondan Anglan kaj forlasis intergloson.

Ĉirkaŭ 1981 Wendy Ashby and Ronald Clark relanĉis la lingvon, kun kelkaj ŝanĝoj, kiel Gloson (Glosa).

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Interglossa aspiras esti izolanta lingvo.

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Interglossa uzas latinan alfabeton sen diakritikoj. Malsimilas al Esperanto: ae= /e/; c, ch kaj q havas la prononcon /k/; ph = /f/; rh = /r/; th = /t/; komenca x = /z/, aliloke havas la sonon /ks/; y = /i/.

En komenco de la vortoj oni ne prononcu la unuan konsonanton de l' grupoj ct-, gn-, mn-, pn-, ps-, pt-, ekscepte en la prefikso "pseŭdo-".

Ĉuj multsilabaj vortoj finas per vokalo.

La forta silabo estas la antaŭlasta se vorto finas per unu vokalo (billEta, permIto), sed en la antaŭ-antaŭlasta se la vorto finas per du vokaloj: (nEsia, orientAtio).

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro ne uzas tradiciajn nomojn (kiel substantivojn, verbojn, ktp) por klasifiki vortojn. Li proponas tutan alian nomenklaturon.

Estas 11 "pseŭdonimoj" el kiuj nur 4 rekte rilatas al pronomoj (mi = mi , tu = ci, na = ni, mu = plurala vi). La pseŭdonimo su komencas dependajn oracionojn.

Estas 6 demandaj, imperativaj, neaj kaj komparaj vortetoj.

Estas 396 substantivoj, sed la aŭtoro komprenas kiel "substantivon" nur la nomojn de konkretaj aferoj. La substantivoj ne havas kazojn aŭ pluralon.

Estas 20 "verbetoj", t. e., vortoj kiuj funkcias kiel verboj, verbaj adjektivoj aŭ abstraktaj substantivoj, nur ŝanĝante la pozicion en la frazo. Tiuj vortoj estas morfologie neŝanĝeblaj.

Estas 29 artikoloj. La aŭtoro nomas "artikolon" ne nur la artikoloj mem, sed ankaŭ la nombronomoj.

Estas 417 amplifikiloj, t.e., vortoj kiuj funkcias kiel adjektivoj, prepozicioj aŭ adverboj.


Nombroj (1-10): mono, bi, tri, tetra, penta, hexa, hepta, octa, nonnea, deca.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La vortordo en Intergloso estas nepre SVO (subjekto, verbo, objekto). Modifa vorto(j) aperas post la modifita, "artikolo" antaŭ nomo, adverbaj vortoj antaŭ objektoj, malrekta objekto antaŭ la rekta. Ne estas ŝanĝo en vortordo en demandoj aŭ neado.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro Nia: Na parenta in Urani; na dicte volo; tu Nomino gene revero. Plus tu Crati habe accido; plus u Demo acte harmono tu Tendo epi Geo homo in Urani; Na dicte petitio: Tu date plu di Pani a Na; plus Tu acte pardo plu malo Acte de Na; metro Na acte pardo Mu; Su acte malo de Na. Peti Tu non acte dirigo Na a plu malo Offero: Hetero, Tu date libero Na apo Malo.


  • U domi; su pre gene gravito; habe mega palaeo [La domo, kiu falis (aŭ kiu antaŭe suferis la agon de la gravito), estas tre malnova (aŭ havas grandan malnovecon)].
  • Un anthropi; su pre dicte re; non habe bio [La homo, pri kiu oni parolis (aŭ pri kiu antaŭe oni diris aferon), mortis (aŭ ne havas vivon)].
  • Un anthropi; mi pre vise; non habe bio [La homo, kiun mi vidis (antaŭe), mortis].
  • Un anthropi; na pre dicte de; non habe bio [La homo, pri kiu ni parolis, mortis].
  • Fe pre dicte a mi mega longo historio [Ŝi diris (antaŭe) al mi (ege) longan historion].
  • Mi date credito de bibli pan amico-pe de mi [Mi dediĉas ĉi tiun libron al ĉiuj miaj geamikoj].
  • U palaeo gyna in horta [Maljunulino (estas) en ĝardeno].
  • U gyna, mega tem apo auto anthropi [Virino, de multa tempo apartata de sia edzo].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hogben, Lancelot T.: Interglossa. a draft of an auxiliary for a democratic world order, being an attempt to apply semantic principles to language design. Penguin, 1943. 285 paĝes.