Okcidentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Okcidentalo
Occidental
Interlingue
Parolantoj ĉirkaŭ 30
Skribo latina
Kreinto Edgar von Wahl
Dato 1922
Unde yelb.svg
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Reguligita de Interlingue-Union
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ie
  ISO 639-2 ile
  ISO 639-3 ile
  SIL ile
  Glottolog inte1260
Angla nomo Interlingue
Franca nomo occidental
Specimeno

Trans sómmites li noct-calmess
  silenti,
In árbor-cúlmines
  tu senti
apen li vent spirar.
Ne canta plu avies in nide.
  Bentost ja, fide,
  anc tu va reposar.
Goethe, Wanderers Nachtlied (Noktokanto de migrulo)

Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Okcidentalo (en Okcidentalo: Occidental [okcidenTAL], ekde 1949: Interlingue [interLINgŭe]) estas lingvo kreita de Edgar von Wahl (kutime Edgar de Wahl) kaj publikigita en 1922. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. Post frua aktivado por Volapuko kaj Esperanto li dum kelkaj jardekoj en kontakto kun aliaj interesitoj evoluigis sian projekton de Internacia Lingvo, kiu kombinu plej eblan naturecon kun plej ebla reguleco.[1]

La helplingvo Occidental (poste alinomita Interlingue) baldaŭ fariĝis serioza defianto de Esperanto kaj Ido. Post ioma sukceso en la malfruaj 20-aj ĝis la malfruaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi en la dua duono de la 20a jarcento perdadis gravecon al Interlingvao, nova naturalisma projekto bazata en Novjorko anstataŭ la milito-detruita Eŭropo. Unu jaro post la morto de Wahl, oni en 1949 sanĝis ĝian nomon al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).

Eĉ kritike juĝantaj fakuloj agnoskas la rimarkindajn internajn kvalitojn de Okcidentalo[2] - la provon atingi regulecon kadre de naturalisma lingvosistemo. Okcidentalon eblas rigardi kiel situantan en kontakta zono inter du ĉefaj tendencoj de lingvofarado: inter naturalismo kaj — tio eble surprizas — la tradicio de Esperanto[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua numero de Kosmoglott, publikigata en 1922
Kunveno de Okcidentalo en Vieno en 1927 (Edgar de Wahl sidanta en la mezo)

Edgar de Wahl dum sia vivo ĉiam havis intereson por lingvoj, komencante en sia infanaĝo kun la kreado de sia propra lingvo por la ludo de "vakeroj kaj indianoj" (bazata sur miksaĵo de la antikva greka kaj la estona), kiun liaj kamaradoj tamen rifuzis lerni.[4] Pli poste li fariĝis subtenanto de la planlingva ideo, kaj restis tiel dum la resto de sia vivo. Komence volapukisto, li estis unu el la unuaj esperantistoj; en tiu epoko li tradukis "Princidino Mary” de Lermontov en 1889[5] kaj aŭtoris la unuan hispanan-Esperantan vortaron.[6] Ne kontenta pri la lingvo, li forte laboris por reformoj. Post la sensukcesa balotado de 1894 li forlasis la esperanto-movadon kaj intencis krei pli taŭgan lingvon. Post kelkjara laborado kaj prifajlado li publikigis en 1922 sian propran projekton Occidental en gazeto, kiun li mem eldonis: "Kosmoglott" (Mondlingvo). La stimulo por elekti la jaron 1922 por publikigi la lingvon estis la Ligo de Nacioj, kiu ĝuste en la antaŭa jaro anoncis komisionon por esplori la uzadon de internacia lingvo kun Nitobe Inazo kiel Direktanto de la sekcio de internaciaj oficejoj, de kiu de Wahl ricevis respondon al sia epistolo.[7] Kosmoglott estis malferma forumo por libera interŝanĝo de la kreantoj de diversaj novaj sistemoj. Ĉiu rajtis publikigi ankaŭ en sia propra planlingvo por elprovi kaj propagandi ĝin, kaj dum certa periodo Kosmoglott estis oficiale unuigata kun la Academia pro Interlingua,[8] la akademio kiu proponis la tiutempe nomatan lingvon Interlingua de Giuseppe Peano (ne rilatada kun la hodiaŭa Interlingvao) nun pli konata kiel Latino sine flexione (esperante: Latino sen fleksio). Malgraŭ sia malkonsento pri la uzado de nur purajn latinajn parolojn en Latino sine flexione, De Wahl konservis bonan interrilaton kun Peano kaj trovis la Vocabulario commune de li tre helpema por trovi la inventaron de latinaj paroloj vivantaj en la lingvoj naturaj.[9]

Sep jaroj post la publikigo de la lingvo, en 1929, la redakton transprenis skipo apud Vieno. Oni decidis, ke nun la nova lingvo Okcidentalo estis sufiĉe elprovita, kaj oni komence de tiu jaro fermis la gazeton por aliaj lingvoprojektoj kaj uzis ĝin jam nur por Okcidentalo. Jam en 1927 oni adaptis la nomon al okcidentala ortografio: "Cosmoglotta". Dum la Viena epoko, la komunumo posedis du mecenatojn (Hans Hörbiger el Vieno kaj G.A. Moore el Londono[10]) kiuj helpis la gazeton publikigi sen financa malfacileco, sed ili forpasis en 1931 kaj la gazeto devis denove postvivi kun kotizoj, vendoj de libroj, ktp. Dum la Viena epoko, la artikolo Li ovre de Edgar de Wahl (La Verko de Edgar de Wahl) kontribuis al altirado de novaj uzantoj al la lingvo, kaj en granda kvanto de la lingvo Ido.[11] Tiam, la Idisto Ric Berger devenis Okcidentalisto kaj komencis gazeton Svissia[12] (pli poste Helvetia) por propagi la lingvon en Svislando.

En 1935 la lingvo estis malpermesata en Germanio[13] kune kun aliaj lingvoj artefaritaj, inklusive Esperanto. En 1936 laŭ dekreto en Germanio la German Occidental Federation estis devigata likvidi[14], en Ĉeĥoslovakio en 1939,[15] kaj en aliaj landoj baldaŭ post la komenco de germana dominado. Dumtempe, aparis en 1935 dua versio de la ĵurnalo, origine nomata Cosmoglotta-Informationes, poste Cosmoglotta B[16]. Cosmoglotta B havis pli malmultekostan koston de presaĵo, kaj estis dediĉata al aferoj pli internaj: diskutoj interlingvaj, membreco, financoj,[17] nomoj de uzantoj kaj iliaj adresoj, ktp.

Post la ŝoko de la komenco de la Dua Mondmilito, neniu Cosmoglotta estis publikigata en 1940, sed poste en 1941 Cosmoglotta B reaperis en Svislando, kaj servis kiel la sola eldonaĵo por la lingvo en Svislando. Krome Svislando, dum la milito nur Svedio povis publikigi libere kaj eta komuniko okazis inter la du landoj per telegramo.[18]

En 1949, la tiama vicprezidanto de la Occidental-Union (Okcidental-Unuiĝo) Ric Berger (kiu poste mem transiris al Interlingvao), konvinkis la Unuiĝon je nomŝanĝo de la lingvo al Interlingue. Oni argumentis, ke la nomo Okcidentalo malhelpas la propagandon de la lingvo en la komunismaj landoj de Orienta Eŭropo.

Ĝis la apero de Interlingvao de IALA en la 50-aj jaroj Okcidentalo estis rigardata la pinto de la naturisma skolo. Tamen la Okcidentalistoj mem daŭre substrekis la neceson de reguleco kaj de la "kristalklara" derivacia sistemo de Okcidental. Poste tamen Okcidentalo perdadis siajn anojn al la pli ekstreme naturisma Interlingvao. Meze de la 80-aj jaroj Cosmoglotta ĉesis aperadi. Ŝajne restis nur modesta informilo en Ĉeĥoslovakio "Actualitás in Interlingue". Cosmoglotta reaperis nur fine de la 90-aj jaroj.

Por- kaj kontraŭ-argumentoj[redakti | redakti fonton]

Avantaĝo de Okcidentalo estas, ke ĝi por homoj kun konoj de internaciaj lingvoj kiel la angla, la franca aŭ la hispana estas grandparte tuj komprenebla. Samtempe ĝi estas multe pli regula ol tiuj lingvoj. Homoj kun antaŭkonoj pri la angla, la franca ktp. ofte estas tiel frapitaj de la simileco de Okcidentalo al tiuj lingvoj, ke ili kutime ne rimarkas kaj subtaksas la regulecon de Okcidentalo.

Gaston Waringhien argumentas, ke la gramatika simpleco de Okcidentalo (kun nek akuzativa finaĵo nek strikta vortordo) kaŭzas ambiguecojn, kiuj ne troviĝas en Esperanto. [19]

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Prononco[redakti | redakti fonton]

Diferencoj al Esperanto:

  • c prononciĝas esperante en la kombinoj ce, ci, cy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel k.
  • g kiel ĵ en la kombinoj ge, gi, gy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel g.
  • j kiel ĝ.
  • qu kiel kŭ.
  • s inter du vokaloj kiel z. En ĉiuj aliaj kazoj kiel s.
  • t kiel c en la kombino 'ti' + vokalo, krom post s[20] (ekz. question prononcata kiel kŭestion kaj ne "kŭescion")
  • w kiel esperanta ŭ
  • y kiel franca u (aŭ kiel i), en kombino kun vokalo kiel esperanta j
  • z kiel dz
  • ch kiel ĉ, ŝ aŭ kiel ĥ, k
  • eu kiel franca eu (aŭ kiel eŭ)
  • sh kiel ŝ
  • zz kiel c

La akcenton portas la silabo antaŭ la lasta konsonanto. La vortfinaj silaboj -bil, -ic, -im, -ul ŝovas la akcenton al la antaŭlasta silabo. La finaĵoj -s de la pluralo kaj -men de la adverbo ne influas la akcenton.

En aliaj kazoj oni skribas la akcenton: númere, numeró, cité, café

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Finaĵo de la substantivo (nedeviga): -e

Finaĵo de la adjektivo (nedeviga): -i

Finaĵo de la adverbo (nedeviga): -men

La Verbo[redakti | redakti fonton]

Kiel supre dirite ekzistas kvar formoj de la verbo, kiuj estas samaj por ĉiu verbo:

  1. ama
  2. ama-r
  3. ama-nt
  4. ama-t

La senfinaĵan formon oni uzas kiel la esperantan as-formon kaj ankaŭ kiel la u-formon: il ama - li amas; ama! - amu. Por la tre ofta verbo esser - esti ekzistas mallonga senfinaĵa formo: es - estas, estu.

La r-formo estas infinitivo: amar - ami.

La nt-formo estas la aktiva participo. Ĝi pleje similas al la esperanta ant-formo: amant - amanta. Ĉe verboj, kiuj finiĝas je -i, oni intermetas -e- inter la radiko kaj la finaĵo: fini-e-nt.

La t-formo estas la pasiva participo. Sen pliaj tempmodifaj partikuloj ĝi pleje similas al la esperanta at-formo: amat - amata. Kune kun la tempa partikulo ha ĝi formas estintecon.

La tempojn oni indikas per partikuloj:

  • estonteco: va + infinitivo: yo va amar - mi amos
  • estinteco: ha + pasiva participo: yo ha amat - mi amis. Ofte oni ellasas ha.

Derivo[redakti | redakti fonton]

La grava diferenco inter Okcidentalo kaj Esperanto estas jena: Esperanto prenis sian vortmaterialon el la grandaj eŭropaj lingvoj. Sed la afiksojn (-o, -os, -ad-, -iĝ-, -ul-, ...) ĝi elektis arbitre kaj donis al ĝi pli-malpli arbitrajn signifojn. Von Wahl multe pli detale esploris la signifon de la unuopaj finaĵoj ekzistantaj en la internacia vortaro. (relig-ion, fenomen-al, struct-ura, ...) kaj provis inkluzivi ilin en sian planlingvon. Rezulte li havas en sia lingvo multege da regule derivitaj vortoj, kiuj forme ne diferencas de la internacia vortaro. La avantaĝo de tio estas, ke li unuflanke havas regulan derivosistemon (simile al Esperanto) kaj aliflanke konservas la kutimajn vortformojn de la internacia vortaro (simile al la grandaj lingvoj: angla, franca, hispana, germana, ...).

Tial lernanto povas atingi pasivajn kaj aktivajn kapablojn en Okcidentalo pli rapide ol en Esperanto. La plej multajn sufiksojn oni simple almetas al la radiko, kiel en Esperanto. Tamen ekzistas 5 sufiksoj, kiujn oni ne povas tiel simple almeti, ĉar la rezultaj formoj, estus tro ne-internaciaj. Temas pri la sufiksoj:

-ion, -or, -ori, -iv, -ura

(Ekzemploj: decoration, decorator, decorativ, obligatori, scritura)

La radikoj de la ekzemploj estas:

decora-, obliga-, scri-

Oni do vidas, ke oni intermetis -t- inter la radikon kaj la sufikson. Kial do oni ne tuj prenas la sufiksojn -tion, -tor, -tori, -tiv, -tura?

Ĉar ne ĉiam oni simple intermetas -t-:

expresse-: expression, expressiv explode-: explosion, explosiv

Tial ekzistas la t. n. "Regulo de Wahl", per kiu oni ricevas la radikon, al kiu oni povas almeti la suprajn sufiksojn:

Regulo de Wahl[redakti | redakti fonton]

Forigu la infinitivan -r resp. -er.

Se la lasta litero estas

  1. vokalo: aldonu -t,
  2. d, g, r: ŝanĝu ĝin al -s,
  3. alia konsonanto: ŝanĝu nenion.

Tamen ankoraŭ ekzistas la jenaj 6 verboj, kiuj uzas neregulan perfektan radikon:

ceder: cess- sider: sess- mover: mot- tener: tent- venir: vent- verter: vers-

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj literaturaj verkoj en okcidentalo estis publikigita en la revuo Cosmoglotta. Ĉi tie oni povas trovi kelkajn originlajn tekstojn kaj tradukaĵoj . Aliaj tekstoj aperis en la revuo Helvetia kaj malgranda parto del okcidentala literaturo estis verkita kiel apartaj verkoj.

Lastaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Li Romance de Photogen e Nycteris de George MacDonald, kaj tradukita de David MacLeod en 2019[21].
  • Kinderseele, de Hermann Hesse, tradukita de Dave MacLeod en januaro 2021.
  • Li últim rendevú o esque rendevús es dangerosi?, de Dorlota Burdon kaj publikita en marto 2021[22].
  • Li sercha in li castelle Dewahl e altri racontas, skribita de Chabi[23] kaj publikita la 26 marto 2021.
  • Antologie hispan, skribita de Chabi[24] kaj publikita la 9 aǔgusto 2021.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Patro Nia:

Patre nor, qui es in li cieles.
Mey tui nómine esser sanctificat,
mey tui regnia venir.
Mey tui vole esser fat qualmen in li cieles
talmen anc sur li terre.
Da nos hodie nor pan omnidial,
e pardona nor débites,
qualmen anc noi pardona nor debitores.
E ne inducte nos in tentation,
ma libera nos de lu mal.

Un international congress[25]:

Noi have un grand international congress in li cité. Li nationes de Europa es representat per eminent cultural persones. Li centre del congress es in li palace del parlament. Elegant modern automobiles sta ante li portas e sur li stradas e plazzas. Li fassades es decorat per li national flaggas. Li flaggas del nordic landes have li cruce quam symbol. On vide delegationes de divers partes de Europa, de nord e sud, de ost e west. Un deputation visita li presidente del state in li grandiosi residentie contra li ópera. Special correspondentes fa observationes e scri articules por li redactiones de grand jurnales e telegrafa al burós de information.

In li grand sala del palace es li general convent. In li micri chambres li special comissiones e comités have secret conferenties. Nu li official programma comensa. Li borgomastre del cité saluta li congressantes. On electe un presidente. Du secretarios scri li protocolles. Un delegat del central states presenta un proposition pri li organisation del international trafic per aeroplanes. Li orator parla con fascinant eloquentie e li auditoria escuta con interesse e applaude con entusiasme. Un polemic debatte comensa e it fini per un resolution in favor al propositor. On accepta li proposition e refusa li contrapropositiones.

In li vestibules e corridores sta gruppes de persones, famosi professores de universitás, rich directores de commercial firmas, energic secretarios de social e professional organisationes, e militares in gala-uniformes. Ili have portafolias con documentes e actes e discusse li actual situation e international aferes.

Cosmoglotta n. 305, jarkolekto 66, novembro 2006-majo 2007, p. 7:

Si qualcunc usator respecta un creat principie del lingue, poy il besona null academie. Si noi have alcun expression quel til nu manca in vocabulariums, poy noi self posse crear it. Si talmen va far quelc “inventores” independentmen de unaltru, ili advere posse alquande arrivar a different resultates, ma ordinarimen ili va concordar. E si lor resultates va esser different, to ne importa, nam chascun forme va esser comprensibil. Per ulteriori usation li un forme poy va inradicar se.

Traduko: Se ĉiu uzanto respektas kreitan principon de la lingvo, poste li bezonas neniun akademion. Se ni havas iun esprimon kiu ĝis nun mankas en vortaroj, poste ni mem povas krei ĝin. Se tiel faros kelkaj “inventistoj” sendepende unu de la alia, ili vere povas iam veni al diversaj rezultoj, sed kutime ili interkonsentos. Kaj se iliaj rezultoj estos diversaj, tio ne gravas, ĉar ĉiu formo estos komprenebla. Per plua uzado tiu unu formo poste enradikiĝos.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cosmoglotta A, 1929, p. 105”. “Occidental es li sol quel in altissim gradu ha penat satisfar li amalgamation del du quasi contradictori postulates: regularitá e naturalitá.”. 
  2. The Esperanto Book. “It should be added, in all fairness to Wahl's work, that the set of rules he developed for analyzing any derived word was simply brilliant. These rules deserve the attention of any student of any of the Romance languages, starting with Latin, inasmuch as they seem to be generally applicable to that family of languages.”.
  3. Cosmoglotta A, 1930, p. 12"”. “Hodie, quande yo have plu quam sixant annus, yo comprende Zamenhof e regreta que il ne vive plu por posser presser le li manu. Il esset mi grand mastro e instructor, e quáncam it posse semblar que yo es su max fanatic adversario, yo self estima me quam su max fidel successor, ne in li líttere ma in li mente." Esperante: "Hodiaŭ, kiam mi havas pli ol sesdek jarojn, mi komprenas Zamonhof-on kaj bedaŭras ke li jam ne vivas por ke mi povu lin manpremi. Li estis mia granda majstro kaj instruisto, kaj kvankam povas ŝajni ke mi estas lia plej fanatika kontraŭulo, mi mem vidas min kiel lian plej fidelan posteulon, ne laŭlitere sed laŭmense."”. 
  4. Cosmoglotta A., 1927, p.54”. 
  5. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:EO_Mi%C4%A5ail_Lermontov_-_Princidino_Mary.pdf
  6. Vĕra Barandovská-Frank: Latinidaj planlingvoj (AIS-kurso, 1 studunuo). “De Wahl...en 1889 tradukis “La princino Mary” de Lermontov (unu el la plej fruaj Esperanto-tradukoj entute) kaj aŭtoris la unuan hispanan-Esperantan vortaron”.
  7. Kosmoglott, 1922, p. 5”. 
  8. Kosmoglott, 1924, p. 1”. 
  9. Cosmoglotta A, 1946, p. 24”. 
  10. Cosmoglotta B, 1937, p.79”. 
  11. Cosmoglotta A, 1947, p. 17”. 
  12. Svissia, Novembre 1928”. 
  13. Cosmoglotta A, 1948, p.4”. “Regretabilmen un public propaganda por Occ. ne esset possibil in Germania desde 1935 (annu del interdiction del lingues artificial in Germania)"”. 
  14. Cosmoglotta B, 1936, p. 6”. “Li "German Occidental Federation", quam altri german interlinguistic uniones, ha liquidat se secun un decret del sr. Substitut interdient a omni national-socialisticmen organisates li appartentie a tal federationes.”. 
  15. Cosmoglotta B, 1939, p.53”. “Per un circulare in Tchec e Occidental li Club Occidental in Praha avisa su membres e amícos pri que it ha liquidat se ye li date del 30. junio 1939 e retornat a omni membres 60% de lor cotisationes.”. 
  16. Numeroj de Cosmoglotta B.
  17. Cosmoglotta B, 1936, p. 26.
  18. Cosmoglotta A, 1946, p. 8”. “...on constatat con satisfaction, que malgré li guerre li cooperation adminim con li svedesi amicos mundlingual sempre posset esser mantenet, in tant que lettres e telegrammas scrit in Occidental passat li censuras sin gene.”. 
  19. Waringhien, Gaston, Lingvo kaj vivo. La Laguna: Stafeto, 1959. paĝoj 130-149 Angla traduko de Don Harlow[rompita ligilo]
  20. http://www.panix.com/~bartlett/Haas.html
  21. Li Romance de Photogen e Nycteris
  22. archive.org
  23. Li sercha in li castelle Dewahl e altri racontas
  24. Antologie hispan
  25. https://occidental-lang.com/resources/OccidentalCourseIn10Lessons-EnglishTranslation.pdf

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Federn, Ilmari (Hg.): Spiritu de Occidental. Li Ovre de Edgar de Wahl, Chapelle 1938

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]