Louchébem
Louchébem aŭ loucherbem estas Pariza kaj Liona buĉista (france: boucher) slango, simila al Porka Latino kaj Verlan. Ĝi devenis de la meza 19-a jarcento kaj estis komune uzata ĝis la 1950-aj jaroj. Ĉiu vorto estas transformita movante la unuan konsonanton al la fino; kaj sufiksoj kiel -ème, -ji, -oc, -muche estas aldonitaj al la fino; la litero "L" estas metita al la komenco de la nova vorto. Notu ke la ortografio ofte fariĝas fonetika.
Louchébem hodiaŭ
[redakti | redakti fonton]Eĉ hodiaŭ, Louchébem estas ankoraŭ tre konata kaj uzata inter tiuj laborantaj en vendopunktoj en la vianda podetala komerco. Iuj vortoj eĉ trapasis en la komunan, ĉiutagan uzon fare de la popolamaso; ekzemplo de tio estas louf aŭ loufoque, signifanta frenezulo. Sube estas kelkaj ekzemploj de vortoj en Louchébem.
| Esperanto | Franca | Louchébem |
|---|---|---|
| slango | l'argot | largomuche |
| buĉisto | boucher | louchébem |
| kliento | client | lienclès |
| kafejo | café | lafécaisse |
| (ne) kompreni | comprendre (pas) | lomprenquès (dans le lap) |
| virino (damo) | femme (dame) | lemmefé (lamdé) |
| fuŝo | gaffe | lafgué |
| knabo/kelnero | garçon | larçonguesse |
| Romao (cigano) | gitan | litjoc |
| femuraĵo (de ŝafo, ktp.) | gigot | ligogem |
| frenezulo | fou | louf; loufoque |
| porko | porc | lorpic |
| prostituisto | maquereau | lacromuche |
| Sinjoro | monsieur | lesieurmique |
| peco | morceau | lorsomique |
| surtuto | pardessus | lardeuss (lardeussupem) |
| pardonon! | pardon | lardonpem |
| paroli | parler | larlépem |
| estro | patron | latronpuche |
| trinkmono | pourboire | lourboirpem |
| sako | sac | lacsé |
| multekosta | cher | lerche; lerchem (malmultekosta: pas lerchem) |
| ŝtelmove | en douce | en loucedé; en loucedoc |
| monbiletujo | portefeuille | larfeuille; lortefeuillepem |
| kanajlo, fripono | filou | loufiah |
Ekzistas alia franclingva slango nomita largonji, kiu malsamas de louchébem nur per la sufixo kiu estas aldonita (-i anstataŭ -em); la termino devenas de jargon (ĵargono).[1]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marcel Schwob, Étude sur l’argot français. Parizo: Émile Bouillon, 1889.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Valdman, Albert (2000-05). “La Langue des faubourgs et des banlieues: de l'argot au français populaire”, The French Review 73 (6), p. 1179–1192.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Le loucherbem (france) (junio 1997). Arkivita el la originalo je 2000-06-10. Alirita 2012-11-09 .
| ||||||||||||||||