Aŭtorrajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kopirajta simbolo, “©”, estas uzata por indiki, ke verkaĵo estas submetita al kopirajto.

"Aŭtorrajto" estas termino ofte uzata en rilato al juro pri intelekta propraĵo.

La termino estas konsiderata kiel rekta traduko de la franca esprimo droit d'auteur (angle author's rights kaj germane Urheberrecht). Ĝi estis enkondukita (1777) en Francio fare de Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, kiu havis rilatojn kun Benjamin Franklin. Ĝi estis ĝenerale uzata rilate al la civila juro pri kopirajto kaj en la kopirajta juro en Eŭropa Unio. Aŭtorrajtoj estas internacie protektitaj pere de la Konvencio de Berno por la Protekto de Literaturaj kaj Artaj Verkoj kaj pere de aliaj similaj traktatoj. Koncerne la "spirita verko", la termino aŭtoro estas uzata en tre ampleksa senco, kaj inkludas komponistojn, artistojn, skulptistojn kaj eĉ arkitektojn: ĝenerale, aŭtoro estas la persono kies kreivo kondukas al kreo de protektata verko, kvankam la preciza difino varias el lando al lando.

Aŭtorrajtoj havas du diferencajn komponantojn: nome la ekonomiaj rajtoj de la verko kaj la moralaj rajtoj de la aŭtoro. La ekonomiaj rajtoj estas proprietaj rajtoj kiuj estas limigitaj en la tempo kaj kiuj povas esti transigitaj fare de la aŭtoro al aliaj personoj sammaniere kiel ajna alia proprietaĵo (kvankam multaj landoj postulas, ke la transigo estu farata en la formo de skribita kontrakto). Ili intencas ebligi, ke la aŭtoro aŭ la tenanto profitu finance el la kreaĵo, kaj inkludas la rajton rajtigi la reproduktadon de la verko en ajna formo (Artikolo 9a, de la Konvencio de Berno)[1] La aŭtoro de teatraĵoj havas ankaŭ la rajton permesi la publikan ludadon de siaj verkoj (Artikolo 11a, de la Konvencio de Berno).

La protekto de la moralaj rajtoj de aŭtoro estas bazita sur la vidpunkto ke kreaĵo estas iel esprimo de la personeco de la aŭtoro: la moralaj rajtoj estas tiele personaj rajtoj de la aŭtoro, kaj ne povas esti transigitaj al alia persono escepte pere de testamento post la morto de la aŭtoro. La reĝimo de moralaj rajtoj ege diferencas inter landoj, sed tipe inkludas la rajton esti identigita kiel la aŭtoro de la verko kaj la rajton malakcepti distordon aŭ mutilon de verko kiu povus esti damaĝa al honoro aŭ reputacio de la aŭtoro (Artikolo 6abis, de la Konvencio de Berno). En multaj landoj, la moralaj rajtoj de aŭtoro estas porĉiamaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konvencio de Berno por la Protekto de Literaturaj kaj Artaj Verkoj (el Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo) [1] Alirita la 24an de februaro 2019.