Nándor Koch
| Nándor Koch | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de julio 1885 en Kluĵo |
| Morto | 27-an de aprilo 1961 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Tombejo Farkasrét |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1909) |
| Familio | |
| Patro | Antal Koch |
| Parencoj | Sándor Koch (kuzo aŭ kuzino) |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto geologo geografo ĵurnalisto universitata instruisto |
KOCH Nándor (pr. koĥ na:ndor) estis hungara geografo, geologo naskita en Koloĵvaro la 7-an de julio 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aprilo 1961. Li estis filo de geologo Antal Koch (1843-1927).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nándor Koch diplomitiĝis en la Universitato de Budapeŝto en 1908 pri biologio-kemio, doktoriĝis en 1909. En 1909-10 li estis asistanto de la katedro pri mineralogio-geologio de la teknikuniversitato József de Budapeŝto. Inter 1910-1929 li estis gimnazia instruisto, inter 1929-35 mezlerneja instruisto de la Porinstruista Instituto. Lia ĉefesplorkampoj estis: monteto Kálvária de Tata, geologio de la montaro Gerecse, geologio de departemento Krassó-Szörény kaj de Budapeŝto. Inter 1924-1934 li estis helpredaktoro de gazeto Sporthírlap, dum jaroj 1930-38 redaktoro de la revuo A Tenger. Li verkis plurajn lernolibrojn.
Inter 1903-1907 li ankaŭ futbalis en Budapeŝto, eĉ li estis dufoje membro de la nacia teamo.

