Fethullah Gülen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muhammed Fethullah Gülen
Muhammed Fethullah
Muhammed Fethullah Gülen
Persona informo
Nomo Muhammed Fethullah Gülen
Dato de naskiĝo 27-a de aprilo 1941
Loko de naskiĝo Erzurum
Okupoj social activist, preacher kaj verkisto [#]
Aĝo 75
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

FethullahFetullah Gülen (naskiĝis la 27-an de aprilo 1941 en Korucuk apud Erzurum aŭ, laŭ aliaj, en 1938 en Pasinler apud Erzurum) estas turka predikanto de islamo. Liaj anoj konsideras lin grava instruisto de Islamo kun liberalaj pensoj pri interreligia dialogo. Kritikantoj riproĉas, ke li volas anstataŭigi la laikulan respublikon turkian per islama reĝimo.

La preciza naskiĝdato de Gülen estas necerta; li mem iam diris, ke estas la mortodato de Kemal Atatürk (10-a de novembro 1938).

Gülen nomas sin reprezentanto de sunaismo; liaj ideoj havas elementojn de sufismo kaj donas al Turkio specialan pozicion en Islamo. Li verkis pli ol 60 librojn pri religiaj, sociaj kaj politikaj temoj, krome artikolojn kaj poemojn. Kvankam Islamo malpermesas bildojn de homoj, li konsentas, ke liaj predikoj estu disvastigitaj per video-kasedoj.

Gülen estas konsiderata unu el la plej riĉaj homoj de Turkio. De pluraj jaroj li loĝas en Pensilvanio, Usono. Prezidento Erdoğan de Turkio akuzis lin pri respondeco pri la puĉoprovo de la 15-a de julio 2016, kaj postulis ke Usono lin arestu.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adocate of Dialogue, prilaboro A.Ünal, A.Williams, Falifax, Virginia 2000
  • Love and Tolerance, antaŭparolo de Thomas Michel, Somerset, NJ 2004
  • N. Amman, W prawdziwym islamie terroryzm nie istnieje. Wywiad z Fethullahem Gülenem (En vera islamo terrorismo ne ekzistas. Intervjuo kun Fethullah Gülen), en: Terroryzm i zamachy samobójcze. Muzułmański punkt widzenia (Terorismo kaj atencoj de sinmortigintoj. Islama vidunkto), Akademia Eldonejo DIALOG, Warszawa 2007, p. 17-24

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eugeniusz Sakiewicz, Muzułmańska edukacja i wychowanie. Pedagogiczna wizja M. Fethullaha Gülena (Islama edukado kaj klerigo. Pedagogia vizio de Fethullah Gülen), Libra s.c., Dunaj Instytut Dialogu, Białystok 2014, s. 183, ISBN 978-83-88463-97-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Gülen havas retejon en 20 lingvoj.