Verkista laborkomunumo Helikon
Verkista laborkomunumo Helikon (Helikoni írói munkaközösség) estis libera laborkomunumo de hungaraj verkistoj kaj poetoj de Transilvanio, Rumanio, kies forumo inter 1926 kaj 1944 ĉiujare renkontiĝis unufoje en Brâncoveneşti laŭ la invito individua de János Kemény. Okaze de la unua kunsido en julio 1926 oni debatis la situacion de la transilvania hungara literaturo kaj decidis la fondon de la verkista laborkomunumo sub nomo Helikon.
Helikonanoj
[redakti | redakti fonton]Je la fondo János Kemény sendis invitilon al 28 verkistoj, sed lastfoje en aŭtuno 1944 55 verkistoj konsideris sin helikonanoj. La fondintanoj estis: Lajos Áprily, Miklós Bánffy, Oszkár Bárd, János Bartalis, Mária Berde, Károly Endre, Irén Gulácsy, Domokos Gyallay, Sándor Hunyady, Sándor Kacsó, Imre Kádár, János Kemény, Károly Kós, Dezső Kovács, Aladár Kuncz, Ernő Ligeti, Sándor Makkai, Károly Molter, Dániel Nagy, József Nyírő, Lajos Olosz, Sándor Reményik, Domokos Sipos (pro malsano li ne povis partopreni), Mária Szabó Szentmihályiné, Jenő Szentimrei, István Szombati-Szabó, Géza Tabéry, Áron Tamási, László Tompa. Poste fariĝis helikonanoj la jenaj: István Asztalos, Ferenc Balázs, Károly Császár, Jenő Dsida, Zoltán Finta, László Gagyi, Andor Járosi, Zoltán Jékely, Benő Karácsony, Jenő Kiss, László Kovács, Imre Lakatos, László Makkai, Rodion Markovits, Albert Maksay, Pál Moldován, Iván Ormos, Károly Pakots, László Szabédi, György Szántó, Ferenc Szemlér, László Szenczei, Sándor Tavaszy, Emil Vásárhelyi Z., Zsigmond Vita kaj Albert Wass.
Laboro
[redakti | redakti fonton]La verkistoj invititaj por kelkaj tagoj estis la gastoj de János Kemény en lia kastelo kaj debatis la aktualajn problemojn de la literaturo kaj kultura vivo hungara en Transilvanio. Pri la debatoj kaj decidoj oni redaktis protokolon kaj sendis maŝinskribitan kopion de ĝi al ĉiuj partoprenintoj. Ĝis 1939 la laborkomunumo ĉiusomere renkontiĝis, sed post la komenco de la Dua mondmilito nur unufoje, en 1942. Dum la milito la helikonanoj (memkompreneble ne ĉiuj) renkontiĝis en la loĝejo de János Kemény, en la iama Múzeum utca 6 (Strato Muzeo) en Kluĵo. Pri tiuj renkontoj kaj pri tiu de 1933 ne restis skribitaj protokoloj.
Revuo kaj eldonejo
[redakti | redakti fonton]La revuo de la laborkomunumo estis Erdélyi Helikon kaj la verkoj de la verkistoj estis plejparte eldonitaj de Erdélyi Szépmíves Céh.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ildikó Marosi: A Helikon és az Erdélyi Szépmíves Céh levelesládája. 1924-1944. I-II.
- Marosi Ildikó: Kis\Helikon\Könyv Versailles-i repkény. Pallas-Akadémia Könyvkiadó, 2004.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj pri helikonanoj.
- [1] Enciklopedio de rumania hungara literaturo.