János Bartalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Bartalis
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1893 (1893-07-29)
en Apața
Morto 18-an de decembro 1976 (1976-12-18) (83-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco RumanioHungario vd
Memorigilo János Bartalis
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BARTALIS János (bartaliŝ) estis hungara poeto naskita la 29-an de julio 1893 en Apáca kaj mortinta en Kluĵo la 18-an de decembro 1976.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patrino de János Bartalis mortis frue kaj lia patro ne volis instruigi lin. Post la studoj en Hosszúfalu, studis en Koloĵvaro kaj akiris instruistdiplomon bazlernejan, sed poste ankaŭ mezlernejan. Por povi resti en Koloĵvaro li fariĝis oficisto. Liaj unuaj poemoj aperis en Újság la 25-an de junio 1914 kaj en novembro 1916 en la plej fama revuo Nyugat. Inter 1920 kaj 1933 li mastrumadis en bieno de sia edzino en Alsókosály. Li estis fondintano de Erdélyi Helikon, ekde 1929 estis ano de Kemény Zsigmond Társaság. Ekde 1933 ĝis 1941 instruis en Ráckeve, Pilisvörösvár, Kiskőrös. Ekde 1941 ĝis 1959 estis bibliotekisto en Universitata Biblioteko, respektive en Universitato Bolyai de Kluĵo. Longtempe tute ne publikis (1945-54).

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hajh, rózsafa (Kv. 1926);
  • Napmadara (Bp. 1930);
  • Föld a párnám (Kv. 1931);
  • Világ térein gázolok (Bp. 1937);
  • A mezők áldása (Bp. 1942);
  • Válogatott versek (1955);
  • Pedig tavasz jő (1957);
  • Új mezők és új dalok felé (1959);
  • Versek. I. (Izsák József bevezetőjével, 1963);
  • Idő, ne fuss (1965);
  • Bartalis János legszebb versei (1966);
  • Versek II. (1968);
  • Nyugtalanságok (1969);
  • Veresbegymadár (1973)
  • Vers, fájó szépség (Kv. 1977).
  • Az, aki én voltam (1972).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]