Nyugat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilpaĝo de Nyugat de la unua eldono. kun la bildo de memormedalo skulptita de Ö. Fülöp Beck memore al Kelemen Mikes.

A Nyugat [njugat] estis la plej grava hungara literatura revuo en la 20-a jarcento. La revuo estis akceptema kaj inspirita de la tiamaj stiloj kaj filozofioj aktualaj en okcidenta Eŭropo, inkluzive naturalismon, simbolismon, impresionismon kaj ekspresionismon. Nyugat publikigis kaj poezion kaj prozoverkadon.

La vorto Nyugat signifas en la hungara okcidento, kaj fakte la celo de la revuo estis atingi instigi la hungarlingva literaturo atingi la nivelon de la okcident-Eŭropa literaturo, tiel traktante la epigonistajn konservativajn tendencojn de iuj el la aŭtoroj en la tiama duon-feŭda ŝtato. Kutime du numeroj aperis monate, sed foje unuiĝintaj numeroj ankaŭ estis publikigitaj. Sur la kovrilo de la revuo aperis memormedalo memore al Kelemen Mikes, mezepoka verkisto. Tiu memormedalo estas verko de la skulptisto Ö. Fülöp Beck.

La ĵurnalo ne havis unuecan mondkoncepton, sed ja havis "komunan malamikon". Li alfrontis grandegan opozicion de la konservativa flanko (tiuj kiuj vidis ĝin kiel nacian danĝeron), sed ĝiaj famaj reprezentantoj sukcesis protekti ĝin kaj eĉ postvivis kun ĝi la turbulajn tagojn de la unua mondmilito.

Ekde 2000 la ekzempleroj estas legeblaj en interreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nyugat ne naskiĝis kiel fenomeno "el nenio". Fine de la 19-a jarcento Hungario jam havis tre riĉan kulturan vivon. La poezio de pluraj poetoj, inkluzive de kolekto de kantoj de Endre Ady "Novaj Kantoj" (1906) jam kaŭzis multan diskutadon. En 1908, en la urbo Nagyvárad, nuna Oradea, publikigis antologion kun la titolo "Morgaŭ". Ĉi tiuj jam anoncis la mesaĝojn kaj atingojn de Nyugat.

La fundintoj estis Hugo Ignotus, Ernő Osvát, Fenyő Miksa kaj Lajos Hatvany. La ĉefredaktoroj estis Hugo Ignotus, kaj poste Mihály Babits.

La unua ekzemplero aperis en 1907 kaj la lasta en 1941, kun la morto de la lasta ĉefredaktoro Mihály Babits.

La unua generacio estis ekzemple Endre Ady, Mihály Babits, Aladár Bálint, Géza Csáth, Miksa Fenyő, Lajos Hatvany, Margit Kaffka, Gyula Juhász, Dezső Kosztolányi, Árpád Tóth, Loránd Orbók kaj Ernő Osvát. Signifa ilustristo estis Elek Falus, kaj fotisto estis Imre Kinszki..

Eraoj de la revuo:

Dum la mondomilito la revuo aperigis kontraŭmilitajn eseojn. En la 1920-aj jaroj aperis la dua generacio: Lőrinc Szabó, Zoltán Zelk, Áron Tamási, Tivadar Rédey, György Sárközi kaj aliaj. Ekde 1931 tasko de la prozo apartenis al Zsigmond Móricz, la poemoj al Mihály Babits. Baldaŭe la tria generacio verkadis: Sándor Weöres, Zoltán Jékely, István Vas, Gyula Illyés.

La unua financado estis donita de Hatvany - ne malpli per la sponsorado de la Nacia Unio de Produktantoj (GYOSZ).

Inter la multaj verkistoj de la revuo estis literaturaj kaj artaj kritikistoj (inkluzive de la dua kaj tria generacioj), kiel Endre Vészi, László Kardos (historiisto pri literaturo), Piroska Reichard kaj Pál Justus.

La sekvanta literatura revuo estis la Magyar Csillag, la hungara stelo, kiu estis eldonita ĝis aprilo 1944, kiam okazis la nazia invado de Hungario.

Por plia legado (en la hungara)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nyugat en Vikimedia Komunejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara kaj hebrea Vikipedio
  • Historio de Hungara Literaturo A magyar irodalom története, Akadémiai Kiadó, Bp, 1965
  • Sekvante la disigita moderneco Kulcsár-Szabó Ernő: A kettévált modernség nyomában
  • La Nyugat kaj ĝia Periodo Kenyeres Zoltán: A Nyugat és kora