Dezső Kosztolányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Kosztolányi
Persona informo
Kosztolányi Dezső
Naskiĝo 29-an de marto 1885 (1885-03-29)
en Subotica
Morto 3-an de novembro 1936 (1936-11-03) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Dezső Kosztolányi
Familio
Patro Árpád Kosztolányi vd
Edz(in)o Ilona Schlesinger vd
Infanoj Ádám Kosztolányi vd
Profesio
Okupo poeto • literaturkritikisto • tradukistoĵurnalisto • eseisto • verkisto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dezső KOSZTOLÁNYI [deĵO kostolAnji], hungarmaniere Kosztolányi Dezső; n. la 29-an de marto 1885 en Subotica, Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ.en Serbio  - m. la 3-an de novembro 1936 en Budapeŝto) estis poeto, verkisto, literatura tradukisto, literaturisto, ĵurnalisto kaj esperantano[1]. Lia edzino estis Dezsőné Kosztolányi, li estis kuzo de Géza Csáth.

Li naskiĝis en Szabadka, kiu nun estas Subotica (Serbio), en la 29-an de marto 1885, li mortis en Budapeŝto, en la 3-a de novembro 1936. Li estis unu el la plej grandaj figuroj de la hungara prozo kaj liriko de la 19-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dezső Kosztolányi

Li frekventis la gimnazion en Szabadka, sed pro konflikto li faris abiturienton en Szeged.

Kostolanyi studis en la Universitato de Budapeŝto de 1903 ĝis 1904, studis la hungaran kaj la germanan, poste translokiĝis al la Ĵurnalisma Fakultato (en 1906). Kiel kosmopolita urbo Budapeŝto dum la jarcentŝanĝo multe influis la verkiston ĉar tie li konatiĝis kun la tiamaj elstaraj literaturistoj.

Post mallonga restado en Vieno li hejmenvenis kaj iĝis ĵurnalisto. Li debutis, kiel poeto en 1907 havanta bonajn kritikojn. En 1913 li edziĝis, post du jaroj filo naskiĝis. Li estis framasono. En 1933 li malsaniĝis je kancero.

Kiel verkisto, li provis resti senpolitika kaj distancigi sin de kaj la dekstro kaj la maldekstro, sed li estis atakita de ambaŭ flankoj por unu el liaj eldiroj. Kiel multaj el liaj kolegoj-verkistoj, li malkonsentis kun la ideologio de bolŝevikismo.

Post la Unua Mondmilito, post la falo de la Komunista Partio inter 1919 kaj 1919-21, li altiris multe da atento per sia polemika rubriko "pardono" en la ekstremdekstra gazeto Új Nemzedék (Nova Generacio). Kvankam tio estis nur komence de nacisocialismo, li klare kondamnis ĝian ideologion[2]. Li daŭrigis sian ĵurnalisman laboron post 1920 per la germanlingva taggazeto Pester Lloyd.

Anakŭ post la Unua Mondmilito, sub la Trianona Pactraktato, Hungario perdis signifan parton de la iama hungara teritorio kaj Kostolanyi estis fortranĉita de siaj gepatroj kaj gefratoj, ĉar Subotica iĝis teritorio de alia ŝtato.

En 1929 li publikigis kritikan studon de Endre Ady. Kosztolányi estis elektita en 1930 kiel la unua prezidanto de la hungara PEN-Klubo..

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kosztolányi estis frua kunlaboranto de gvida hungara literatura revuo Nyugat (hungara por 'Okcidento'), kiu ludis valoregan rolon en la revivigo de la hungara literaturo kaj estis fondita en 1908. Tial li ofte estas nomata membro de la 'unua Nyugat-generacio', kiu ĉefe eldonis poezion. Ekzistas ankaŭ filmversioj de multaj de liaj verkoj.

Tombo de Kosztolányi Dezső
Tombo de Kosztolányi Dezső

Li verkis ĉefe poemojn, tradukojn, novelojn kaj prozon;

  • 12 poemaroj
  • multaj gazetaraj artikoloj
  • novelaro kvazaŭ romano "Esti Kornél" kies 14-a ĉapitro temas pri satiro en kiu li denuncas la reduktivan rigardon al tradukado kiel simplan transponon de teksto de unu lingvo al alia.
  • prozaro; interalie Aranysárkány (Ora drako) kaj Édes Anna (Kara Anna) 1926

Hungara antologio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis du elektoj en Hungara Antologio en 1933 kaj en 1983

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Placo kaj skulptaĵo en Budapeŝto.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Kosztolányi Dezső en la hungara Vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (eo) Eminenta ekspozicio en la hungara literatura muzeo, HeKo n-ro 778 9-B, la 28-an de decembro 2021, alirite la 30-an de decembro 2021.
  2. (hu) Szegedy-Maszák Örökség: Danyi Gábor: Kosztolányi öröksége: Beszélgetés Szegedy-Maszák Mihállyal. Bookfenc (2010)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Dezső Kosztolányi ĉe LibriVox (sonlibroj en la publika havaĵo)