Sonlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sonlibro (angle: audio book; germane: Hörbuch) aŭ aŭdolibro estas libroteksto registrita dum voĉlegado. La voĉlegado povas esti farita de homo, sed ankaŭ de Teksto-Al-Voĉa programo kiel eSpeak surbaze de teksto. Sonlibroj kreiĝis unue por blindulojdisleksiuloj, sed tia nova sperto pri legado trovas ĉiutage pli grandan publikon. Sonlibroj estas pleje legitaj dum ŝtirado, sed ĝi ekas popularecon ankaŭ dum hejmlaboro, sporto aŭ ĉe homoj, kiuj estas ligitaj al lito, aŭ ne aŭ malfacile povas teni libron.

Imaĝo el Daily Graphic (New York), 2 aprilo de 1878. Ĝi montras familion, kiu aŭdas romanon el fonografo. Kvankam tiam tiu ne eblis, ĝi estis vido en futuro: en la 1930aj jaroj.

La rilato al la legado ŝanĝiĝas pro aldono de nova sentumo, la aŭdo pli ol la vido tradicie ligata al presaĵo. La teknologiaj progresoj, principe sonoraj, la emo pri novaĵoj kaj la multnombraj kvalitoj (tempogajno, moveblo, malgranda volumeno, komuna aŭskultado, facila rilato al teksto por lernantoj, ...) disvastigis la uzon de aŭdlibroj dum la lastaj jaroj.

Facile uzebla, la sonlibro allogas homojn de ĉiaj aĝo kaj socioprofesia deveno, pro kialoj ofte malsamaj kaj eĉ malaj: legadkomforto, moviĝeblo, nova rilato al legado, tempogajno (uzo dum transporto aŭ dum hejmaj taskoj), aŭskultplezuro, ... Oni povas eki rapide kaj opurtune al literaturo de multa lingvoj, klasikaj aŭ novaj publikaĵoj, romanoj, dramoj, poemoj, rakontoj, fikcia aŭ nefikcia literaturo. Oni povas uzi lerni fremdan lingvon, aŭ helpon al instrui aŭ plibonigi legadon.

Ideo de sonlibro por blinduloj ekis tre frue post invento de fonografo. En Daily Graphic (New York), 2 de Aprilo de 1878, bildo montras futuron de sonlibroj, kvankam la teĥniko ne estis tial evoluinta, ke oni povus adapti romanojn al fonografo.

Formatoj[redakti | redakti fonton]

Sonlibroj povas uzi malsamajn mediojn:

  • Audio CD kun sterea (2.0) PCM voĉo kun 44,1 kHz specimena kvanto kaj 16 bit profundeco.
  • Audio DVD en Packed PCM (Meridian Lossless Packing) formato: mono (1.0) voĉo kun 44,1 kHz specimena kvanto kaj 16 bit profundeco. Unu DVD povas teni proksimume 25 horojn.
  • Audio DVD en Linear PCM formato: mono (1.0) voĉo kun 44,1, 48, 88,2, 96, 176,4 aŭ 192 kHz specimena kvanto kaj 16, 20 aŭ 24 bit profundeco.
  • WAV dosiero enhavante PCM voĉo: mono (1.0) voĉo kun 32 kHz specimena kvanto kaj 8 bit profundeco.
  • WAV dosiero enhavante ADPCM (ADPCM IMA WAV aŭ Microsoft ADPCM) voĉon: mono (1.0) voĉo kun 32 kHz specimena kvanto kaj 4 bit profundeco. Ideala por diktafonoj.
  • MP3 dosiero mono (1.0) voĉo kun 32 kHz specimena kvanto, 16 bit profundeco kaj 40 kbps.bitratoj.

Pleje oni uzas tiujn: kasedon, CD, MP3 CD, aŭ elŝuteblajn dosierojn, ekzemple MP3 (.mp3), Windows Media Audio (.wma) aŭ Advanced Audio Coding (.aac).

Germana inventisto inventis kasedojn kun Tefifon formato. Ĝi povis enhavi 8 horojn, kaj estis simila al konvenaj kasedoj, sed ĝi devis esti uzita kun duona tempo. Ĝi neniam ekis multe uzita.[1]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Profesa studio por eki sonlibrojn

Iuj sonlibroj estis rekorditaj el radio, el kiuj iuj estis poste redaktitaj.[2] Oni povas iom dramatigi librojn, kun distribuo al karakteroj, muziko kaj sonaj efikoj. Ankaŭ estas verkoj, kiuj unue estas ekitaj en sonlibra formo, kaj poste presitaj.[3] [4]

Produktado estas regita per regisoro, simile al filmoj. Se rolulo eraras, la registoro starigas aktoron, kaj li devas aktori lian scenon denove. Kun teĥnika evolvo, pli kaj pli sonlibroj estas rekorditaj hejme, kaj regisoro laboras kun aktoroj separite. Poste redaktisto redaktas naraciojn, kaj la tuta verko aŭdita. La aktoroj estas salajritaj nur laŭ tempo en la preta verko por fari malpli erarojn. Konataj aktoroj estas pagitaj pli bone, kaj pli grandaj studioj povas ankaŭ pli pagi.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni povas uzi sonlibrojn por samaj celoj kiel tradicaj libroj: oni povas lerni aŭ legi por amuzo. Estas senpagaj librejoj en Usono (Kongresa Biblioteko de Usono), Kanado (CNIB Foundation) kaj aliaj landoj. 40 percento de sonlibroj estas igitaj per librejoj.[5] Oni povas prunti CD aŭ lasi sendi sonlibron per e-mail. Ankaŭ antikvaj librvendejoj havas grandan parton, sed elŝutantaj programoj gajnas popularecon. Laŭ National Endowment for the Arts, sonlibro estas la unu formo de legado, kiu popularigas.[6]

En tradiciaj libroj oni povas turni paĝojn por reiri al iu loko, kiun oni reen legi volas. Ankaŭ partoj de sonlibroj povas esti legitaj plifoje.

Kamparanoj en Kenjo ekkonas novajn informojn dank'al sonlibro

Oni povas legi sonlibrojn dum aliaj aktivecoj, ekzemple dum ŝtirado aŭ hejmlaboro. Tiuj aktivecoj devas esti rutinaj kaj ne bezoni multan atenton, ĉar tiam oni ne povas atenti ĉiun aktivecon samtempe.[7]

Oni povas legi sonlibrojn por amuzo, precipe dum longaj vojoj. Ankaŭ familioj povas legi la saman libron kune.[8]

Sonlibroj povas helpi ankaŭ lernadon kaj ekkoni novajn faktojn. En sciencoj uzantaj multajn formulojn oni precipe uzas tradiciajn librojn, ĉar formuloj estas malpli inteligeblaj nur pronuncite. Oni pli amas uzi sonlibrojn pli por lingvoj, kaj por patrinaj kaj por fremdaj lingvoj. El la sonlibro oni lernas vortojn kaj idiomojn pronuncite, kaj el la tradicia ekvivalento ilian ortografion.[9]

Organizoj[redakti | redakti fonton]

Kolekto de sonlibroj en biblioteko

Learning Ally ekiĝis en 1948 por ĉiu, kiuj ne aŭ malbone povas legi presajn tekstojn. Ĝi havas pli ol 80000 verkojn en homa voĉo elŝuteble, ankaŭ por saĝtelefonoj kaj tabletoj. Tiu estas la plej granda kolekto.

Unue Assistive Media of Ann Arbor, Michigan venis al interreto en 1996 por vidaj malkapabluloj.

Ekde 2002 Bookshare estas interreta librejo, kiu havas verkojn legitajn per komputila voĉo elŝuteble por malkapabluloj.

Hugh McGuire ekis LibriVox en 2005. Ĝi estas interreta librejo, kiu havas verkojn elŝuteble en pli plingvoj, precipe en grandaj Eŭropaj lingvoj.[10]

Calibre Audio Library estas Angla organizo, kiu havas senkostan servon por prunti sonlibrojn en MP3 CD, poŝmemoria kaj interretaj formatoj por malkapabluloj. Ĝi havas 8550 verkojn. Oni povas prunti per posto aŭ per interreto. [11]

Listening Books estas Angla organizo, kiu oferas pli ol 7500 verkojn por malkapabluloj kaj malsanuloj por amuzo kaj lernado. Oni povas prunti per posto aŭ per interreto.

Royal National Institute of Blind People (RNIB) estas Angla organizo, kiu havas pli ol 30000 verkojn en DAISY formato. Malkapabluloj povas eki tiujn per poŝto en CD aŭ poŝmemorio, kaj ili povas presi ilin senpage. [12]

Esperante[redakti | redakti fonton]

Traduko[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hangoskönyv en la hungara Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Audiobook en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. "Grooved Tape Recording Plays For Eight Hours." Archived 7 aprilo 2015 at the Wayback Machine Popular Mechanics, July 1955, p. 141.
  2. William Gibson’s Seminal Cyberpunk Novel, Neuromancer, Dramatized for Radio (2002). Arkivita el la originalo je 6 February 2018. Alirita 6 February 2018.
  3. Michael Kozlowski (20 February 2018)Joe Hill is creating a Vinyl First Audiobook. Good E-Reader. Arkivita el la originalo je 21 February 2018. Alirita 20 February 2018.
  4. Michael Kozlowski (17 December 2018)Global Audiobook Trends and Statistics for 2018. Good E-Reader. Arkivita el la originalo je 21 February 2018. Alirita 20 February 2018.
  5. New Audio. Hclib.org (15 June 2012). Arkivita el la originalo je 15 February 2012. Alirita 2 August 2012.
  6. National Endowment for the Arts. "Reading at Risk: A Survey of Literary Reading in America (Research Division Report #46)", June 2004.
  7. Audiobooks: Billion-Dollar Industry Shows Steady Growth. PW's Audiobook Blog (25 February 2013). Arkivita el la originalo je 28 October 2014. Alirita 28 October 2014.
  8. What Kind of Listener Are You?. Random House Audio. Arkivita el la originalo je 28 October 2014. Alirita 28 October 2014.
  9. What Kind of Listener Are You?. Random House Audio. Arkivita el la originalo je 28 October 2014. Alirita 28 October 2014.
  10. About Librivox. Arkivita el la originalo je 3 March 2016. Alirita 9 December 2015.
  11. Calibre services. calibre.org.uk (28 March 2013). Arkivita el la originalo je 28 March 2012. Alirita 28 March 2012.
  12. RNIB Talking Books Service. Rnib.org.uk (8 June 2012). Arkivita el la originalo je 24 July 2012. Alirita 2 August 2012.