Béla Vihar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Vihar
Béla kaj Judit Vihar en 1965
Béla kaj Judit Vihar en 1965
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1908 (1908-05-23)
en Hajdúnánás
Morto 24-an de novembro 1978 (1978-11-24) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Magda Widder
Infano Judit Vihar
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkistoinstruisto
vdr

Béla Vihar, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vihar Béla estis hungara poeto, instruisto, redaktoro. Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs], lia bopatro estis Félix Bódog Widder, lia filino estis Judit Vihar.

Béla Vihar[1] naskiĝis la  23-an de majo 1908(nun 1908-05-23) en Hajdúnánás, li mortis la 24-an de novembro 1978 en Budapeŝto.

Memortabulo en Hajdúnánás
Memortabulo en Budapeŝto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Vihar devenis el juda familio. Li estis edukita en Szécsény, Törökszentmiklós kaj Debrecen, poste li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto. Li debutis poeto jam en sia aĝo 16, baldaŭ li apartenis al la 3-a generacio de Nyugat. Li unue instruis en Hajdúsámson, poste en Miskolc. Li aliĝis al la socialdemokratoj. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. De 1945 ĝis 1948 li estis lernejestro de juda lernejo en Budapeŝto, poste li havis postenon en la edukministerio, inter 1954-1956 li estis liberprofesiulo, fine redaktoro. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn en 1965 kaj 1966.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Út önmagadtól (poemoj, 1933)
  • Betűk békességében (poemoj, 1941)
  • Bibliai történet. Mózes születésétől a Tóra befejezéséig. (juda lernolibro, 1948)
  • A szovjet katona a magyar irodalomban (gvidlibro, 1954)
  • A szerelem születése (poemoj, 1958)
  • A négy felelet (poemoj, 1965)
  • Egy katona megy a hóban (kolektitaj poemoj, 1978)
  • Elröppent lakodalom (elektitaj poemoj, 1984)
  • A szíjak között (elektitaj poemoj, 1998)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Hajdúnánás kaj Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]