Loránd Orbók

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loránd Orbók
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1884 (1884-03-06)
en Bratislavo
Morto 20-an de junio 1924 (1924-06-20) (40-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Mór Orbók vd
Gefratoj Attila Orbók vd
Profesio
Okupo verkistopupteatristodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Loránd Orbók, laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbók Loránd estis la unua kreanto de la hungara pupteatro, instruisto, poste hispana dramisto. Lia nobela antaŭnomo estis kökösi, lia patro estis Mór Orbók, lia frato estis Attila Orbók, lia pseŭdonimo en Hispanio estis Lorenzo d’ Azértis.

Loránd Orbók [1] naskiĝis la 6-an de marto 1884 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 20-an de junio 1924 en Barcelono (Hispanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Loránd Orbók frekventis kolegion en Kolozsvár, poste li doktoriĝis el juro en la sama urbo en 1907 (en la studjaro 1904 li lernis en Sorbonne. Post siaj studoj li instruis en Budapeŝto, sed en 1909 li vojaĝis al Grekio kaj Turka Imperio. Hejmenveninta iom poste li kreis la unuan pupteatron en Budapeŝto. Li uzis nur la gantan teknikon kaj rifuzis la marionetojn. Li apartenis al rondo de Nyugat. En 1914 li ricevis stipendion en Parizo, sed iom poste pro la 1-a mondmilito li estis deportita. Post unu jaro li rifuĝis al Hispanio, kie li edziĝis. Komence li estis surstrata pupteatristo, baldaŭ sukcesa hispana dramisto. Liaj spektakloj hispane kaj katalune estis videblaj en Madrido, Londono, Stokholmo, Berlino kaj Novjorko. Li frue mortis pro suferoj dum la deportado.

Elektitaj dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Bolond Istók (1907, prezentita en Kolozsvár)
  • A tündér (1914, prezentita en Gaja Teatro)
  • hispanaj dramoj (laŭ hungaraj titoloj): A seintgalti lovag; Stephenson; A mester öccse; Bagdad felé; Coya

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.