György Sárközi
Aspekto
György Sárközi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de januaro 1899 en Budapeŝto | |
Morto | 8-an de marto 1945 (46-jaraĝa) en Balf | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 24-4-35 ![]() | |
Lingvoj | germana • hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Gefratoj | Ádám Horváth ![]() | |
Edz(in)o | Márta Sárközy (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Mátyás Sárközi ![]() | |
Parencoj | Ferenc Molnár (bopatro) ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto verkisto tradukisto poeto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
György Sárközi [djordj ŝArkozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárközi György estis hungara poeto, tradukisto. Lia filo estis Mátyás Sárközi.
György Sárközi[1] naskiĝis la 22-an de januaro 1899 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de marto 1945 en Balf.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Sárközi devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en Vác kaj en sia naskiĝurbo, poste li studis dum mallonga tempo en Scienca Universitato de Budapeŝto kaj en la Muzikakademio. Jam depost la gimnaziaj jaroj en 1917 li iĝis kunlaboranto en Nyugat. Inter 1919 kaj 1938 li estis lektoro en signifa eldonejo. En 1921 li katolikiĝis, en 1933 li edziĝis. Dum la nazia erao (1944-1945) li estis trudlaboristo, li malsatmortis ĉe Sopron.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Angyalok harca (debuta poemlibro,1926)
- Mint oldott kéve (romano, 1932)
- Goethe: Faust (tradukaĵo de la unua parto, 1937)
- Dózsa (dramo, 1939)
- Higgy a csodában (poemaro, 1941)
- Sárközi György összes verse és kisebb műfordításai (ĉiuj poemoj kaj tradukaĵoj, 1947)
- Sárközi György válogatott versei (elektitaj poemoj, 1954)
- Sárközi György válogatott versei (elektitaj poemoj, 1959)
- Ég és föld között. Sárközi György összegyűjtött versei és versfordításai (kolektitaj poemoj kaj tradukaĵoj, 1976)
- Babits és Sárközi György. Levelek, tanulmányok (1985)
- Sárközi György összegyűjtött versei és versfordításai (kolektitaj poemoj kaj tradukaĵoj, 1999)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto