Géza Tabéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Tabéry
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1890 (1890-07-17)
en Oradea
Morto 6-an de januaro 1958 (1958-01-06) (67-jaraĝa)
en Oradea
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • romanisto • dramaturgo
vdr

TABÉRY Géza (taberi) estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Nagyvárad la 17-an de julio 1890 kaj mortinte Oradea la 6-an de januaro 1958.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Tabéry studis juron en Ĝenevo. Reveninte li laboris en publikadministracio. Ekde 1909 li estis kunlaboranto de gazeto A Hét. Dum la registaro de Károlyi li estis ĉefprefekta sekretario kaj dum la Konsilantara Respubliko registarkomisara sekretario en Nagyvárad. Post la falo li estis iom da tempo malliberigita. Sekve li estis la redaktoro de Magyar Szó, Tavasz kaj kunlaboranto de Nagyváradi Napló, Nagyvárad, Szabadság. Li estis unu el fondantoj de Verkista laborkomunumo Helikon. En siaj lastaj vivjaroj li estis la gvidanto de Muzeo Ady.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A clematisos udvar (elb., Békéscsaba, 1914);
  • Néma harc (r., Békéscsaba, 1917);
  • Át a Golgotán (r., Békéscsaba, 1917);
  • Forradalmi versek (Békéscsaba, 1918);
  • A tűzmadár (r., Kolozsvár, 1926);
  • Szarvasbika (r., Kolozsvár, 1926);
  • Vértorony (r., I – II., Kolozsvár, 1929);
  • Októberi emberek (r., Arad, 1934);
  • A csucsai kastély kisasszonya (Brassó, 1939);
  • Medvetánc (Bukarest, 1958).

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • Ady Endre: T. G. (Nyugat, 1914);
  • Babits Mihály: T. G. (Nyugat, 1931);
  • Bóka László: T. G. (Szép Szó, 1936);
  • T. (G. 1890 – 1958. (Igaz Szó, Marosvásárhely, 1958. 1. sz.);
  • Jancsó Elemér; T. G. (Korunk, 1958. 7. sz.).

Fontoj[redakti | redakti fonton]