László Szabédi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szabédi
Persona informo
Naskonomo Székely László
Naskiĝo 7-an de majo 1907 (1907-05-07)
en Dumbrăvioara
Morto 18-an de aprilo 1959 (1959-04-18) (51-jaraĝa)
en Kluĵo
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László SZABÉDI (lAslO sabEdi, ĝis 1933 Székely estis rumania hungara poeto, verkisto, lingvisto, kritikisto, tradukisto naskita en Sáromberke la 7-an de majo 1907 kaj mortinta en Kluĵo la 18-an de aprilo 1959.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szabédi studis en Kluĵo en la unitariisma kolegio kaj poste li pristudis teologion en Strasbourg. En Arad li laboris kiel oficisto, kaj poste li fariĝis dramaturgiisto ĉe la teatro de Kluĵo. Inter 19311938 li estis interna kunlaboranto de gazeto Ellenzék. Post 1940 li instruis en la rumana vilaĝo Báré kaj li tradukis rumanajn popolpoemojn. Inter 1942-1944 li estis kunlaboranto de revuo Termés. En 1942 li aliĝis al Verkista laborkomunumo Helikon, en 1943 li ĉeestis la renkontiĝon de Szárszó. En 1943 li ricevis premion Baumgarten. Inter 19451947 li estis direktoro de Székely Nemzeti Múzeum de Sfântu Gheorghe, intertempe li estis kunlaboranto de gazeto Világosság de Kluĵo. De 1947 ĝis sia morto li estis universitata profesoro en Universitato Bolyai de Kluĵo. Okaze de ĉesigo de la memstara hungara universitato Universitato Bolyai de Kluĵo pro ĝenado de aŭtoritatoj li memmortigis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Délia'. Drámai költemény (drampoemo). Kolozsvár, Minerva, 1936.
  • Alkotó szegénység. Poemoj. Budapest, Bolyai Akadémia, 1939
  • Veér Anna alszik. Noveloj. Budapest, Bolyai Akadémia, 1941
  • Ész és bűbáj.Studaĵoj. Budapest, Magyar Élet, 1943
  • Telehold. Poemoj. Budapest, Magyar Élet, 1944
  • A magyar ritmus formái . Bukarest, Állami Irodalmi és Művészeti Kiadó, 1955
  • Válogatott versek, Bukarest, Állami Irodalmi és Művészeti Kiadó, 1955.
  • Nyelv és irodalom. Artikoloj kaj studaĵoj. Bukarest, Állami és Művészeti Kiadó, 1956
  • A magyar nyelv őstörténete. A finnugor és az indoeurópai nyelvek közös eredetének bizonyítékai (komparativa lingvistika studaĵo), Bukarest, Kriterion, 1974

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Huba Mózes: Az egészet akartam. Szabédi Lászlóról és életművéről, monogr., Kvár, 1984;
  • Lajos Kántor : Erdélyi sorskerék Szabédi László és a történelem. Balassi Kiadó, Budapest, 1999.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]