Imre Kádár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

KÁDÁR Imre estis rumanuja hungara poeto, verkisto, tradukisto, redaktoro naskita Komárom la 12-an de januaro 1894 kaj mortinta la 13-an de novembro 1972 en Budapest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Kádár finis la gimnazion en sia naskiĝurbo (1911). En Budapeŝto li studis juron, poste en la komerca akademio. En la unua mondmilito li vundiĝis. Post la falo de konsilantara respubliko en 1919 li loksidiĝis en Kluĵo kaj iĝis ĉefkunlaboranto de Keleti Újság, redaktoro de Napkelet (1920–22), Kulissza (1922–23). En 1927 li ĉefredaktis la ĵurnalon Mai Világ, en 1928 Erdélyi Hétfői Hírlap. Li partoprenis la establon de ESZC. Inter 19331940 li estis direktoro, reĝisoro de teatroj de Kluĵo kaj Oradea, ano de KZST. En 1944 li iĝis instruisto en Budapeŝto en reformita teologio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Arany őszentsége (poemoj, Komárom 1912);
  • Az idegen katona (dramo, Kv. 1922);
  • A százegyedik (dramo, Kv. 1922);
  • Bujdosó ének (poemoj, Kv. 1925);
  • Nászrepülés (romano, Kv. 1927);
  • Fekete bárány (romano, Kv. 1930);
  • A tudomány jégmezőiről Krisztus keresztjéhez (Nyíregyháza, 1942);
  • Érdekből tértem át (Bp., 1946);
  • Egyház az idők viharaiban (Bp., 1957).

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ion Luca Caragiale: Az elveszett levél,
  • Octavian Goga: Manole mester,
  • Victor Eftimiu: Prometheus,
  • Ion Minulescu: A szerelmes próbababa,
  • Ion Marin Sadoveanu: A métely (Bp. 1926);
  • A havas balladái (tradukaĵoj el rumana lingvo, Kv. 1932. Lukseldono 1934).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Finta István: Itt hagyott minket K. I. (Reformátusok LapJa, 1972. 49. sz.).

Fontoj[redakti | redakti fonton]