Kemény Zsigmond Társaság

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KZST)
Kemény Zsigmond Társaság
literatura societo
Komenco 1876 vd
Fino 1948 vd
Sidejo Târgu Mureș
Fondinto(j) Lajos Tolnai vd
vdr

Kemény Zsigmond Társaság [kemenj ĵigmond tarŝaŝag] [societo Zsigmond Kemény) plimallongigite KZST – estis literatura asocio de 1876 ĝis 1948 en Marosvásárhely.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia inicianto kaj fondanto estis Lajos Tolnai, kiu sub prezidado de Károly Apor estis ĝia unua sekretario. Ĝia unua bulteno estis Erdélyi Figyelő sub redaktado de Lajos Tolnai de aŭgusto 1879 ĝis junio 1880. Ĝi denove aperis en 1883 sub titolo Figyelő. La funkciado de asocio ĝis 1896 paŭzis, kiam István Petelei estis elektita prezidanto de la asocio kaj kun titolo Marosvásárhelyi Füzetek oni eldonis revuon, kies 6 kajeroj aperis.

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1909 kaj 1916, kiam estis György Bernády la urbestro, alvenigis en la urbon multaj altkvalfikitaj intelektuloj, partoprenis en la laboro de la asocio: Endre Antalffy, Mária Berde, Pál Büchler, Csergő Tamás, Elek Farczády, Erna Kabdebó, László Árpád, Albert Metz, Károly Molter, Emma Nagy, Simor Jenő, Rezső Zsizsmann. De 1928 János Kemény estis la prezidanto, László Sényi la ĉefsekretario ĝis ĝia ĉeso en majo 1948.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Biblografio[redakti | redakti fonton]

  • Dávid Gyula-Marosi Ildikó: A marosvásárhelyi Kemény Zsigmond Társaság levelesládája (1876-1948)