Pál Büchler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BÜCHLER Pál [pr. byĥler] estis rumanuja hungara filologo naskiĝinta en Bácstóváros la 25-an de januaro 1877 kaj mortinta en Târgu Mureş la 7-an de julio 1946.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Büchler instruis en Marosvásárhely ekde la komenco de la 20-a jarcento. Li studvojaĝis en Halle kaj Londono. Li priokupiĝis krome pri la problemoj de indogermana kaj angla lingvistikoj ankaŭ la sanskritan lingvon, el kiu li tradukis. Ekde 1910 li estis ano de la Kemény Zsigmond Társaság. Li publikis interalie en la revuo Zord Idő.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Régi esetvégződések és határozóképzők Homerosnál (Bp., 1907);
  • Manu törvényei (ford., Bp., 1915).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon