Elek Farczády

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

FARCZÁDY Elek (farca:di) estis rumanuja hungara historiisto, arkivisto naskita en Marosvásárhely la 9-an de aprilo 1890 kaj mortinta en Târgu Mureş la 6-an de februaro 1977.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek Farczády abiturientiĝis en la reformita kolegio de Marosvásárhely kaj havigis diplomon pri historio-latino en la Universitato de Budapeŝto. Li estis Eötvös-kolegiisto. Li instruis unu jaron en Budapeŝto, post tiu en 1913 li venis per ŝtata stipendio Parizon al Universitato Sorbono por esplori la arkivojn kaj munuskriptojn rilate la historion de Transilvanujo precipe dum la mezepoko kaj turka periodo. Dum la unua mondmilito li interrompis sian laboron. Liaj manuskriptoj parte neniiĝis, parte restis neeldonitaj. Ekde 1915 li instruis en la ĉefgimnazio de Gyergyószentmiklós, pli poste ekde 1919 en Marosvásárhely en la supera komerca lernejo, kies li estis ekde 1940 ĝis septembro de 1950 direktoro. En 1951 oni nomumis lin gvidanto de la Grandbiblioteko (Biblioteko Bolyai) de la reformita kolegio ĝis 1-a de septembro de 1961. Okaze de sia duoncenta universitata jubileo li ricevis diamantdiplomon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az erdélyi vajdák igazságszolgáltatási hatásköre az első erdélyi unió, 1437 előtt (Bp., 1912);
  • A marosvásárhelyi Bolyai tudományos könyvtár (Kelemen Lajos-emlékkv., Kolozsvár, 1957);
  • A Marosvásárhelyi Sorok (kun Attila Szabó T., Bukarest, 1957);
  • A Marosvásárhelyi Sorok és a Marosvásárhelyi Glosszák (kun Szabó T. Attila, Bukarest. 1973).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Szabó T. Attila: Egy emberélet… (A Hét, 1974. 11. sz.).

Fonto[redakti | redakti fonton]