Konstitucio de la 3-a de Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konstitucio de la 3-a de Majo – voĉdonita la 3-an de majo 1791 leĝo regulanta politikan sistemon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Universale oni akceptas, ke la konstitucio estis la unua en Eŭropo kaj la dua en la mondo (post Usona Konstitucio de 1787) moderna, skribita konstitucio.

Konstitucio de la 3-a de Majo estis fiksita kiel registara leĝo kaj akceptita la saman tagon de la Sejmo. Oni ĝin projektis por nuligi mankojn de la politika sistemo kun ties ora libereco. Ĝi enkondukis politikan egaligon de urbanaro kun nobelaro kaj ekzorgis pri kamparanoj flanke de la ŝtato. Tiamaniere estis mildigitaj la plej malbonaj trouzoj de servuteco. La konstitucio nuligis liberum veto (ĉiu deputito povis laŭ sia iniciato aŭ koruptita malvalidigi voĉdonitajn leĝojn). La konstitucio estis forigonta ekzistantan anarkion. Samtempe oni ĝin tradukis en la litovan lingvon.

Akcepto de monarkia konstitucio provokis malamikecon de la najbaroj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj opozicion de republikanoj. Rusa Imperio estis de 1768 protektoro de la Respubliko kaj garantiis ĝian reĝimon. Dum la defenda milito kontraŭ Rusio (1792) Pollando estis perfidita de sia prusa aliancano Frederiko Vilhelmo la 2-a kaj venkita de la armeo de la Rusa Imperio. Katerina la 2-a apogis konfederacion de Targowica (Kirovograda provinco) - komploton de polaj magnatoj kontraŭaj al ŝanĝo de la reĝimo.

Post perdo de sendependeco en 1795, dum 123 jaroj de dispartigoj, la konstitucio memorigis pri la batalo por sendependo. Laŭ giaj aŭtoroj, Ignacy Potocki kaj Hugo Kołłątaj, ĝis estis "la lasta volo kaj testamento de estingiĝanta Patrujo". La konstitucio validis 14 monatojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]