Izidoro de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Izidoro de Kievo
La granda princo Bazilo la 2-a de Moskvo (1415-1462) bonvenigas Izidoron de Kievo.
La granda princo
Bazilo la 2-a de Moskvo (1415-1462) bonvenigas Izidoron de Kievo.
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1384 (1384-11-30)
en Monemvasia
Morto 27-an de aprilo 1463 (1463-04-27) (78-jara)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo
Lingvoj moderna greka lingvo
Ŝtataneco Bizanca imperio
Profesio
Profesio diplomato • katolika sacerdoto • teologo • malliberulo
v  d  r
Information icon.svg


Izidoro de Kievo (1385-1463) (greke:Ἰσίδωρος τοῦ Κιέβου) (ankaŭ konata kiel Izidoro de Tesaloniko aŭ Izidoro la Apostata) estis ukraina ĉefepiskopo kaj metropolito de Kievo kaj Moskvo, indikita de la patriarko el Konstantinopolo Jozefo la 2-a, kun apogo de la bizanca imperiestro Johano la 8-a Paleologo (1392-1448), sed sen apogo de la moskva imperiestro Bazilo la 2-a (1415-1462), kiu estis indikinta Jonan, episkopo de Rjazan, post sej jaroj da vakado de la religia sidejo en Kievo.[1]

Li elstariĝis kiel promocianto de la unuiĝo inter la Ortodoksa Eklezio kaj la Romkatolika Fido rilate al konservado de la orienta rito pere de la Orientaj katolikaj eklezioj. Metropolito de Moskvo kaj de la tuta Rusio, post sia morto li estis rememorigita de la kontraŭroma rusa ortodoksa klerikaro kaj de la grandaj princoj kiel "Izidoro la Apostata", ĉar li fervore promociis la unuiĝon inter la Roma Eklezio kaj tiu ortodoksa interŝanĝe de milita helpo al Konstantinopolo, interkonsento apenaŭ tolerata de granda parto de la rusa klerikaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence, la granda princo Bazilo la 2-a elmontris iom da malamikeco al la nova metropolito, tamen li eltenis liajn iniciatojnm kredante ke nur alianco kun la katolikismo povus savi la rilato inter Konstantinopolo kaj la Greke Ortodoksa Eklezio. Do, post ses monatoj en Moskvo, Izidoro estris rusan kontingenton por partoprenado en la Koncilio de Bazelo-Ferrara-Florenco kie li defendis la eklezian unuiĝon de Romo kaj Konstantinopolo.[2]

La koncilio aprobis la eklezian unuiĝon kaj Izidoro fariĝis papa legato kaj kardinalo en la 18-a de decembro 1439, kaj tio inkludis la teritoriojn en Pollando kaj Litovio. Tamen, kiam li revenis al Moskvo, en 1441, li estis arestita en la Monaĥejo Ĉudov kaj akuzita pri herezo. Post ses monatoj, li fuĝis, eble kun konsento de Bazilo la 2-a, ĉar la granda princo havis malgrandan volon submeti lin al tribunalo.

Post reveni al Italio, Izidoro restis kvar jarojn en Grekio, kaj la posteno de la metropolito resti vaka en Moskvo. En 1448, la rusaj episkopoj elektis Jonan, la kandidaton de Bazilo, sen aprobo de Konstantinopolo, tiele igante la rusan eklezion senestra aŭ sendependa. En 1458, iu aparta metropolito kreiĝis por Pollando kaj Litovio en Kievo.[3] Izidoro eksiĝis kiel metropolito de Kiev (papo Pio la 2-a indikis Gregorion kiel metropolito de Kievo), tamen li ankoraŭ nome tenis sian postenon en Moskvo, malgraŭ la nomumado de Jona.

Liturgia libro de Izidoro de Kievo

En 1452, kiam Izidoro ankoraŭ estis papa legato en Konstantinopolo, li partoprenis en la defendo de la urbo kontraŭ la otomanaj turkoj. Li vundiĝis kaj kaptiĝis, sed li eskapis kaj krucmilito iĝis por reprenado de la urbo. En 1459, Pio la 2-a indikis lin kiel patriarko de Konstantinopolo, kvankam la greka eklezio ne agnoskis lin. En la 27-a de aprilo 1463, li mortis en Romo kaj sepiultiĝis en la Baziliko Sankta Petro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]