Kardinala dekano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kardinalo Anĝelo Sodano, nuna dekano de la kardinaloj de la sankta Kardinala Kolegio.

La Dekano de la sankta Kardinala Kolegio estas, en la Katolika Eklezio, la prezidanto de la kolegio de kardinaloj, kiu havas ĉiam la titolon de kardinalo-episkopo. Nune (marto 2013) tiel oficas kardinalo Anĝelo Sodano.

Kardinalo Dekano elektenda el inter la suburbaj kardinaloj[redakti | redakti fonton]

La dekano estas unu el lases kardinaloj-episkopoj havantaj la kardinalan titolon de unu el la ses' suburbaj sidejoj. La ses kardinaloj lin elektas, sed la elekto validas nur post la papa aprobo.

En 1150, papo Eŭgeno la 3-a starigis ke episkopo de suburba sidejo de Ostia estu la dekano de la kardinala kolegio. En la sama dato estis unuigita al Ostia la sidejo de Velletri-Segni, kiuj el sep fariĝis ses.

Tiu normo, tamen, ricevis laŭlonge de jarcentoj nombrajn modifojn. Okazis ankaŭ, sed estis la kazo plej ofta, ke la kardinalo dekano estus la oficanta ekde pli longa tempo, kaj estis dirita “protoepiskopo.”

La Kodo de Kanona juro de 1917[1] konfirmis tiun normon ĝis kiam papo Paŭlo la 6-a en 1965 rajtigis ke la subrubaj kardinaloj elektis mem.

Tiu elekto, (formalaĵo ĝis la tempo de Johano Paŭlo la 2-a), nun devas esti konfirmita de la papo.

La dekano (aŭ, kaze de malĉesto aŭ malsano aŭ malhelpo, la vicdekano) prezidas la kolegion de la kardinaloj, li havas neniun povon sur aliaj kardinaloj, sed ekzercas nur funkcion de primus inter pares (unua inter samraguloj) en la kolegio.

Kaj ne ekzistas proaĝa limo.

Taskoj de la kardinala dekano[redakti | redakti fonton]

Estas tasko de la dekano kunvoki la konklavon por la elekto de la nova papo kiam la antaŭa mortis aŭ rezignis la oficon de roma pontifiko. Dekano prezidas la konklavon, se ne ekskluzivita pro aĝlimoj.

Ĉiukaze li havas la taskon komuniki la “novaĵon de la morto de la papo al la Diplomataro akreditita ĉe la Apostola Seĝo kaj al la Ŝtatĉefoj de la respektivaj nacioj“ kiel establite en la Apostola konstitucio Universi Dominici Gregis (de la tuta ŝafaro de la Sinjoro) de la 22-a de februaro 1998.

Laŭ la kanono 355 de la nuna Kodo de Kanona Juro, se la novelektito papo ne estas jam episkopo, estas rajto-devo de la dekano lin episkope ordini. Se la dekano estas maleblegita, tiam la tasko transiras al la vicdekano, kaj poste al la kardinalo plej laŭofice aĝa inter la kardinaloj-episkopoj.[2]

Laŭ la sekcio 4-a de la kanono 350, la kardinalo dekano posedas la titolon de la suburba sidejo de Ostia, kune kun tiu eventuala suburba eklezio de li episkope regata: li do onservas ambaŭ la titolojn. Tio okazas ekde 1914, laŭdekrete de papo Pio la 10-a-

El la tri pli ĵusaj dekanoj, du preferis rezigni en la momento de la plenumiĝo de la 80aj jaroj, nome kun la perdo de la rajto voĉdoni en konklavo, dum unu, (Joseph Ratzinger), estis elektita papo, la unua dekano, post papo Paŭlo la 3-a, en 1555, tia fariĝinta.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. kan. 237 § 1.
  2. Nun kardinaloj estas ĉiuj episkopoj, sed nur ses estas titolitaj per "suburba sidejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]