Darna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darna
urbo
Darna
Oficiala nomo: arabe درنة
Ŝtato Libio Libio
Distrikto Darna
Situo  
 - koordinatoj 32° 46′ N 22° 38′ O / 32.767 °N, 22.633 °O / 32.767; 22.633 (mapo)
Loĝantaro 50 000 (2010)
Horzono UTC+2
Situo de Darna en Libio
Situo de Darna en Libio
Situo de Darna en Libio
Vikimedia Komunejo: Derna

Darna (arabe درنة, DMG Darna; ankaŭ latinliterigita DarnahDerna, do en Esperanto DarnoDerno) estas urbo de proksimume 50 000 loĝantoj (takso de 2010) en la nordokcidento de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto Darna. La urbo estas havenurbo borde de la Mediteranea Maro kaj apartenas al la historia regionego Cirenio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la helenisma periodo la antikva urbo nomatis Darnis (Δάρνις;) respektive foje Darne. En la Romia Imperio la urbo iĝis administra kaj poste ankaŭ religia metropolo de la regiono nomata Libya Secunda respektive Libya Inferior ene de la provinco Cyrenaica. En la 4-a jarcento la urbo iĝis centro de kristana metropolita diocezo, nomata Darnis, kaj ankoraŭ nun en la katolika eklezio ekzistas laŭtitola ĉefepiskopo de Darnis, kvankam la katolika diocezo ne plu ekzistas.

historia merkatejo en la urbo
roka marbordo proksime de Darna

Kadre de la forpelo de la islamanoj el Hispanio (Andaluso) en 1493 la urbo estis rekonstruita sur la ruinoj de la antikva loĝloko. Dum la periodo de la otomana imperio, la urbo unue estis parto de la paŝaa gubernio Tripolo, kaj jam en 1711 iĝis parto de la teritorio de la dinastio Karamanli, antaŭ ol en 1835 ĝi iĝis parto de la aŭtonoma teritorio ("sanĝak") Bengazi de la Otomana Imperio - tiu teritorio ampleksis la tutan historian regionon Cirenio kaj estis rekte subigata al la supera regado en Istanbulo.

Ĉirkaŭ la jaro 1850 la urbo havis pli-malpli 4,500 loĝantojn, kiuj vivis de agrikulturo, fiŝkaptado kaj mara komerco.

La plej malnova moskeo en Darna estas Al Maŝid Al Atik, la "malnova moskeo", kiu en 1772 rekonstruiĝis fare de la dinastio Karamanli kaj ornamiĝis per 42 malgrandaj kupoloj. Plia moskeo Maŝid Az Zaŭija estis starigita en 1846.

La franca admiralo Honoré Joseph Antoine Ganteaume kun sia armeo en 1800 albordiĝis en Darna kaj provis, kadre de la provo de la napoleona armeo konkeri Egiption, transportigi de ĉi-tie francajn armeajn unuojn kontinente orienten al Egiptio. Tamen tiu plano malsukcesis pro forta rezisto de lokaj armeaj unuoj de la islama dinastio.

Tre proksime de Darna okazis samnoma batalo en 1805, kiam la usona armeo de la usona generalo William Eaton estis marŝinta 800 kilometrojn tra la libia parto de la dezerto Saharo kaj konkeris la urbon kadre de la Unua Berbera Milito.

En la Dua Mondmilito, la 30-an de januaro 1940 aŭstraliaj armeaj unuoj konkeris la urbon de la faŝisma itala armeo.