Berberio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Berberio aŭ Berberujo estas nomo por la landoj de la berberoj. Historie, eŭropanoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj tiel nomis la tutan nordan bordon de Afriko okcidente de Egiptio, do pli-malpli la nunajn Marokon, Alĝerion, Tunizion kaj Libion. Preskaŭ sinonimaj terminoj estas la arabdevena Magrebo kaj la berbera Tamazgha. La "berbera marbordo" do estis la norda limo de Berberio, kaj la suda bordo de Mediteraneo.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Atako de piratoj al Islando
- Berbera cervo
- Berbera lingvaro
- Berberaj Militoj
- Berberoj
- Ifrikio
- Magrebo