Berberaj Militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Philadelphia ĉe Tripoli, en Oktobro 1803.
Bruligo de la usona ŝipo Philadelphia – "The most bold and daring act of the age."
Horatio Nelson.

La Berberaj Militoj estis serio de konfliktoj kiuj pintis en du militoj luktitaj je diferencaj momentoj pro la samaj tialoj inter Usono, Svedio, kaj la Berberaj ŝtatoj (nome de jure posedaĵoj de la Otomana Imperio, sed de facto sedependaj, nome Tunizio, Alĝero, kaj Tripoli) de Nordafriko fine de la 18a kaj komence de la 19a jarcentoj. La svedoj estis milite kontraŭ la Tripolitananoj ekde 1800 kaj estis finfine aligitaj de la usonanoj.[1] La tialo estis peto fare de la berbereskaj piratoj de tributo el la usonaj komercŝipoj en la Mediteranea Maro. Se ŝipoj de difinitaj landoj malsukcesis pagi, piratoj atakis la ŝipon kaj ekhavis ties varojn, kaj ofte sklavigis la ŝipanarojn por akiri kontraŭ ili elaĉeton. Kiam Thomas Jefferson iĝis Prezidento de Usono, li malakceptis pagi tributon kaj sendis mararmean militŝiparon al la Mediteraneo; ili bombardadis variajn fortifikitajn piraturbojn, laste atingante koncedojn de libera pasrajto el ties regantoj. La administracioj kaj de Thomas Jefferson kaj de James Madison entreprenis agadojn kontraŭ la Berberaj ŝtatoj je diferencaj epokoj. Jefferson estris la Unua, el 1801 al 1805, kontraŭ la pirataj urboj en kio estas nun Libio, Tunizio, kaj Alĝerio. Madison estris la fortojn por la dua milito en 1815.

Berbereskaj piratoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Berbereskaj piratoj.

La Berbereskoj estas piratoj (kaj korsaroj) kiuj operacis en maro Mediteraneo, post la islama ekspansio al la Iberia duoninsulo, inter la 11-a jarcento (epoko de la krucmilitoj) ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ili havis militbazojn en nord-afrikaj urboj Tunizo, Tripolo, Alĝero, Salé, la marokaj havenoj kaj tiuj de la tiel nomata Berbera Bordo, insuloj Balearoj, Kipro, Kreto, Sicilio.

Unua Berbera Milito (1801–1805)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Berbera Milito.
Leŭtenanto Presley O'Bannon ĉe la Batalo de Derna, Aprilo 1805.

Unua Berbera Milito, Unua Berbereska Milito (1801–1805), konata ankaŭ kiel Tripolitana Milito kaj Berbermarborda Milito, estis la unua de du Berberaj Militoj inter Usono, Svedio kaj la kvar nordafrikaj ŝtatoj konataj kolektive kiel la "Berberaj Ŝtatoj". Tri el tiuj estis teorie provincoj de la Otomana Imperio, sed estis praktike aŭtonomaj: Tripoli, Alĝero, kaj Tunizio. La kvara estis la sendependa Sultanlando de Maroko.[2] La kaŭzo de la milito estis la fakto ke piratoj el la Berberaj Ŝtatoj kaptis usonajn komercajn ŝipojn kaj tenis la ŝipanarojn por akiri elaĉetojn, petante al Usono pagi tributon al la Berberaj regantoj. La tiama Prezidento de Usono nome Thomas Jefferson malakceptis pagi tiun tributon, aldone al la fakto ke svedoj jam estis militantaj kontraŭ la Tripolitanoj ekde 1800.[1]

Dua Berbera Milito (1815)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Berbera Milito.

La Dua Berbera Milito (1815–1816), estis la dua el du militoj luktitaj inter Usono kaj la nordafrikaj Berberaj ŝtatoj de Tripoli, Tunizio, kaj Alĝero. La milito inter la Berberaj ŝtatoj kaj Usono finis kiam la "Usona Senato ratifis la Alĝeran Traktaton de Decatur la 5an de Decembro, 1815".[3] Tamen, la Dejo Omar Agha, nome reganto de Alĝerio, malakceptis la usonan traktaton, la kondiĉojn de la paco kiu estis ratifita de la Kongreso de Vieno, kaj minacis la vivojn de ĉiuj kristanaj loĝantoj de Alĝero. William Shaler, nome usona komisiito kiu estis negociinta kun Decatur, devis fuĝi per britaj ŝipoj kaj poste vidis "bombojn kaj raketoj flugantaj super [sia] domo kiel hajlo"[4] kiel rezulto de la posta Bombardado de Alĝero (1816).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Woods, Tom Presidential War Powers: The Constitutional Answer. Alirita 9a de Julio 2014.
  2. Wars of the Barbary Pirates, p. 16, 39.[rompita ligilo]
  3. Milestones: 1801–1829 - Office of the Historian. Alirita 2016-05-02.
  4. Taylor, Stephen. (2012) Commander: The Life and Exploits of Britain's Greatest Frigate Captain. Londono: faber and faber, p. 289. ISBN 978-0-571-27711-7.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adams, Henry Brooks (1986), History of the United States of America During the Administrations of Thomas Jefferson (Library of America ed.) (publikigita en 1891)
  • Boot, Max (2003). The Savage Wars of Peace: Small Wars and the Rise of American Power. New York City: Basic Books. ISBN 046500721X. LCCN 2004695066.
  • Daugherty, Leo J. (2009). The Marine Corps and the State Department: enduring partners in United States foreign policy, 1798–2007. McFarland. ISBN 978-0-7864-3796-2.
  • De Kay, James Tertius (2004), A Rage for Glory: The Life of Commodore Stephen Decatur, USN, Free Press
  • Keynes, Edward (2004), Undeclared War, Penn State Press, ISBN 978-0-271-02607-7
  • Brian Kilmeade; Don Yeager (2015). Thomas Jefferson and the Tripoli Pirates: The Forgotten War That Changed American History. ISBN 978-1591848066.
  • Lambert, Frank (2005), The Barbary Wars: American Independence in the Atlantic World, New York: Hill and Wang, ISBN 978-0-8090-9533-9
  • London, Joshua E. (2005), Victory in Tripoli: How America's War with the Barbary Pirates Established the U.S. Navy and Shaped a Nation, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc., ISBN 0-471-44415-4
  • Oren, Michael B. (2007), Power, Faith, and Fantasy: The United States in the Middle East, 1776 to 2006, New York: W.W. Norton & Co, ISBN 978-0-393-33030-4
  • Smethurst, David (2006), Tripoli: The United States' First War on Terror, New York: Presidio Press
  • Toll, Ian W. (2006), Six Frigates: The Epic History of the Founding of the U.S. Navy, W. W. Norton, ISBN 978-0-393-05847-5
  • Wheelan, Joseph (2003), Jefferson's War: America's First War on Terror, 1801–1805, New York: Carroll & Graf
  • Whipple, A. B. C. (1991), To the Shores of Tripoli: The Birth of the U.S. Navy and Marines, Bluejacket Books, ISBN 1-55750-966-2
  • Zacks, Richard (2005), The Pirate Coast: Thomas Jefferson, the First Marines, and the Secret Mission of 1805, New York: Hyperion
  • Toll, Ian W. (17a de Marto, 2008). Six Frigates: The Epic History of the Founding of the U.S. Navy. W. W. Norton & Company. ISBN 978-0393330328.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]