Saltu al enhavo

Dana Esperantista Junulara Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dejo)
Dana Esperantista Junulara Organizo
Dansk Esperanto Ungdomsforening
Emblemo de Dana Esperantista Junulara Organizo
Lando  Danio
Prezidanto Mia Nordentoft (2017–nun)
Interretejo dejo.dk
vdr

Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO; dane Dansk Esperanto Ungdomsforening, ĝis la 1990-aj jaroj nomita Esperantista Junulara Dana Organizo (EJDO; dane Ungdomsforening for Esperanto, UFFE) estas organizo por junaj parolantoj (30-jaraĝaj kaj malpli) de Esperanto kiuj loĝas en Danio.

DEJO kunlaboras kun la Dana Esperanto-Asocio (DEA) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

En 2019 DEJO financis la saĝtelefonan ludon Vortludo.

Okaze de la ĝenerala asembleo la 8-an de aŭgusto 2021, DEJO elektis estraron por la periodo 2021-2023. Ĝi konsistas el prezidanto Mia Nordentoft, vicprezidanto Magnus Bonnevie, kaj sekretario Svend Nielsen. La 25-an de marto 2023 decidiĝis la estraro por 2023 ĝis 2025: Mia Nordentoft (prezidanto), Anders Yde Bentsen (vicprezidanto), Svend Vendelbo Nielsen (kasisto) kaj Magnus Bonnevie (estrarano).[1]

Antaŭ tio, inter alie la muzikpedagogino kaj muzikistino Helle Eble Cleary gvidis al asocion en la unua duono de la 1990-aj jaroj, kaj multaj aliaj antaŭ kaj post ŝi same plenumis la funkcion de prezidanto de DEJO.

  • Informi pri Esperanto en gimnazioj
  • Helpi novajn junajn Esperanto-lernantojn

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]