Apendico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apendico en la digesta sistemo (malsupra kaj maldekstra)
Apendico estas la aldona, klariga parto en la fino de libro, verko.

La homa apendico (appendix aŭ processus vermiformis) estas 8 cm longa tubeto, rudimentiĝinta intesteto, ligita al la cekumo. Ĝi situas en la ventrokavo dekstraflanke. Ĝi estis perdinta multe el sia iama funkcio, tio estas temas pri vestiĝia strukturo.

Ĝi havas nur unu aperturon al la cekumo, kiu kelkfoje tute aŭ parte fermiĝas kaj la bakterioj plimultiĝas en ĝi. Tiel estiĝas inflamo, kiu nomiĝas apendicito.

La forigo, fortranĉo de la apendico nomiĝas apendicektomio.

Utilo?[redakti | redakti fonton]

Sciencistoj en 2014 finfine malkovris kial utilus (kaj gravus) la apendico. Ĝi estus rezerva stokejo de sanaj bakterioj. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]