Otto (Bavario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Otto
Reĝo de Bavario
OttoIBeieren.jpg
Regado de la 13-a de junio 1886 ĝis la 5-a de novembro 1913
Antaŭulo Ludoviko la 2-a
Regento Luitpold
Sekvanto Ludoviko la 3-a
Coat of Arms of the Kingdom of Bavaria 1835-1918.svg
Persona informo
Devena nomo Otto Wilhelm Luitpold Adalbert Waldemar von Wittelsbach
Naskiĝo 27-a de aprilo 1848
en Residenz, Munkeno
Morto 11-a de oktobro 1916
en Palaco de Fürstenried, Munkeno
Tombo Preĝejo de Sankta Mikaelo, Munkeno
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Reĝlando BavarioGermana Imperiestra Regno [#]
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Maksimiliano la 2-a
Patrino Maria de Prusio
Gefratoj Ludoviko la 2-a de Bavario [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Otto de Bavario aŭ Otto Wilhelm Luitpold Adalbert Waldemar von Wittelsbach (naskiĝis la 27-a de aprilo 1848 kaj mortis la 11-an de oktobro 1916) estis reĝo de Bavario de 1886 ĝis 1913.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Otto estis la filo de Maksimiliano la 2-a kaj lia edzino Maria de Prusio, kaj frato de Ludoviko la 2-a. Kiel heredanto al la trono, li estis instruita en la militista kariero en la bavara armeo ekde 1863.

Kiam Frederiko Vilhelmo la 1-a de Prusio estis proklamita Imperiestro de la unuiĝinta Germanio la 18-an de junio 1871, en la Kastelo de Versailles, Otto reprezentis sian fraton, la reĝon Ludoviko la 2-a, kiu malakceptis ĉeesti la ceremonion. Pli malfrue, li kritikis la feston kiel elmontra kaj malkuraĝiga en letero dediĉita al Ludoviko la 2-a.

Li estis proklamita reĝo de Bavario en 1886, iom da tempo post la entombigo de sia frato. Otto havis gravan mensan malsanon ekde 1875. Li estis limigita en la Kastelo de Fürstenried kun medicina kontrolado kiam li komencis montri signojn de grava mensa malordo, kiu konsilis apartigi lin el la regado; li daŭrigis tiam la regentecon kiu jam estis establita dum la lastaj tagoj de la reĝo Ludoviko la 2-a, je la persono de sia onklo, la princo Leopoldo, kiu servis kiel Princo Regento ĝis sia morto. Lia filo, Ludoviko, iĝis regento post la morto de la antaŭulo.

La 4-an de novembro 1913, la konstitucio de Bavario estis amendita por inkludi la mensan senkapablecon kiel unu el la kaŭzoj por detronigi la monarkon. Tiel, Otto perdis la kronon en favoro de sia kuzo, kiu iĝis reĝo sub la nomo Ludoviko la 3-a.

Otto de Wittelsbach mortis en 1916. Li estis sepultita en la kripto de la Preĝejo de Sankta Mikaelo, en Munkeno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Otón I de Baviera en la hispana Vikipedio.