Paul Jadot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paul JADOT [ĵado] (naskiĝis la 27-an de aprilo 1883 en Bas-Oha apud Liège) estis franca esperantisto kaj kontisto de belga deveno. De 1908 li ne ĉesis propagandi Esperanton sindoneme. Li estis sekretario kaj kursgvidanto en diversaj grupoj, komitatano de la Pariza Federacio kaj de SFPE, prezidanto de la propaganda komisiono de SFPE.