Abdelaziz Bouteflika
Abdelaziz Bouteflika عبد العزيز بوتفليقة | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidento de Alĝerio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de marto 1937 (83-jara) en Uĝda, ![]() | ||||
Religio | islamo [#] | ||||
Lingvoj | araba lingvo • franca lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Alĝerio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Alĝero [#] | ||||
Partio | Naciliberiga Fronto [#] | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Said Bouteflika [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato [#] | ||||
| |||||
Oficiala retejo | http://www.abdelaziz-bouteflika.com [#] | ||||
Prezidanto de Alĝerio ![]() | |||||
Dum | 1999–2019 | ||||
Antaŭulo | Liamine Zéroual | ||||
Sekvanto | Abdelkader Bensalah (komisie) ; Abdelmaĝid Tebbun | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abdelaziz BOUTEFLIKA [bu:tefli:ka], arabe عبد العزيز بوتفليقة ʿAbd al-ʿAzīz Būtaflīqa (naskiĝis la 2-an de marto 1937 en Oujda) estis ekde 1999 ĝis 2019 la Prezidanto de Alĝerio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Bouteflika naskiĝis la 2-an de marto 1937 en la urbo Oujda en Maroko. Ekde 1956 li fariĝis membro de la FLN laŭ la franca nomo Front de Libération Nationale, kiu batalis por la sendependeco for de la franca ŝtato. Sub Houari Boumédiène li tre rapide akiris altajn postenojn kaj en 1962 li fariĝis ministro pri junularo, sporto kaj turismo. Poste li fariĝis ministro pri eksteraj aferoj de Alĝerio. Post la morto de Boumédiène li kandidatis kiel prezidanto, sed pro subteno al Chadli Bendjedid fare de la armeo, li ne sukcesis. Nur en 1999 li elektiĝis kiel prezidanto post Liamine Zéroual. En aprilo 2009 li estis reelektita la trian fojon.