Chadli Bendjedid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Chadli Bendjedid (arabe الشاذلي بن جديد; elaraba latinigo: ash-Shādhilī bin Jadīd; 14a de aprilo 19296a de oktobro 2012) estis la tria Prezidento de Alĝerio; lia prezidenta regotempo estis el 9a de februaro 1979 al la 11a de januaro 1992.

Bendjedid estis ministro de defendo el Novembro 1978 al Februaro 1979 kaj iĝis prezidento post la morto de Boumédiènne. Bendjedid estis kompromita kandidato kiu enpoviĝis post la partiestro kaj prezidenteco estis kontraŭata je la kvara kongreso de FLN okazinta la 27an al la 31a de Januaro 1979. La plej verŝajnaj sukcedontoj de Boumediene estis Mohammad Salah Jahiaoui kaj Abdelaziz Bouteflika. Tiu lasta estis servinta kiel sekretario de eksterlandaj aferoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj dum dekses jaroj. Li estis elstara membro de la Uĥda klano kaj konsiderata pro-okcidenta liberalo. Jahiaoui estis tre proksima al komunistoj, kaj permesis al la Partio de la Socialisma Avangardo (PAGS) akiri jurisdikcion super la amasaj sindikatoj kaj junularaj organizoj.[1]

Bendjedid malpliigis la ŝtatan rolon en ekonomio kaj faciligis la kontrolon de la loĝantaro fare de la registaro. Fine de la 1980-aj jaroj, kiam la ekonomio malsukcesis pro rapida falo de la prezoj de nafto, staris malkontenton inter elementoj de la reĝimo kiuj subtenis la ekonomiajn liberigajn politikojn de Bendjedid, kaj tiuj kiuj volis revenon al la ŝtatisma modelo. En Oktobro 1988, junularprotestoj kontraŭ la aŭsteremajn politikojn de la reĝimo evoluis en amasa tumultado nune konata kiel Tumultoj de Oktobro 1988 kiuj etendiĝis al Orano, Annaba kaj al aliaj urboj; la militista brutala subpremado de la tumultantoj lasis kelkajn centojn da mortintoj.[2] Eble kiel politika porsurviva strategio, Bendjedid tiam alvokis kaj helpis plibonigi transiron al multpartia demokratio.[2] Tamen, en 1991 la militistaro intervenis por haltigi ke elektoj portu la pliigantan forton de la islamisma Islama Savofronto (FIS) al povo, devigante Bendjedid elposteniĝi kaj ekigante longan kaj sangelverŝan okazigon de Alĝeria Enlanda Milito.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Algeria:Anger of The Dispossessed, Martin Evans and John Phillips, Yale University Press, 2007, p. 114
  2. 2,0 2,1 "Black October" Riots in Algeria 1988. Onwar.com. Alirita 2014-06-20.
  3. "Chadli Bendjedid", 7a de Oktobro 2012. Kontrolita 20a de Oktobro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]