Naciliberiga Fronto (Alĝerio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Delegitaro de la FLN en Évian.

La Naciliberiga FrontoNacia Liberiga Fronto (arabe جبهة التحرير الوطني Jabhatu l-Taḥrīru l-Waṭanī; france Front de Libération Nationale, NLF aŭ FLN) estas socialisma politika partio en Alĝerio. Ĝi estis la ĉefa naciisma movado dum la Alĝeria Milito kaj la nura laŭleĝa kaj la reganta politika partio de Alĝerio ĝis aliaj partioj estis laŭleĝigitaj en 1989.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

La FLN estis establita en 1954[2] post disiĝo en la Movado por la Venko de la Demokrataj Liberoj, kaj estis formita ĉefe de iamaj membroj de la Speciala Organizo, nome preskaŭmilita grupo kiu estis kaŝe.[3] Ĝi sukcedis al la Revolucia Komitato de Unueco kaj Agado (CRUA), kiu esti formita pli frue en la jaro.[3] Ĝi dekomence havis kvin-homan estraron konsistanta el Mostefa Ben Boulaïd, Larbi Ben M'hidi, Rabah Bitat, Mohamed Boudiaf kaj Mourad Didouche. Ili estis aligitaj de Krim Belkacem en Aŭgusto, kaj Hocine Aït Ahmed, Ahmed Ben Bella kaj Mohamed Khider, poste en la somero.[3]

La 1an de Novembro 1954 la FLN lanĉis la Alĝerian Militon.[3] Didouche estis mortigita la 18an de Januaro 1955, dum kaj Ben Boulaïd kaj Bitat estis kaptitaj de la francoj. Abane Ramdane estis rekrutita por ekkontroli la Alĝeran kampanjon de la FLN, kaj iĝis unu el ties plej efikaj estroj.[3] Ĉirkaŭ 1956 preskaŭ ĉiaj naciismaj organizoj en Alĝerio estis aliĝintaj al la FLN, kiu estis establinta sin mem kiel la ĉefa naciisma grupo pere de allogo kaj de perforto al pli malgrandaj organizoj; la ĉefa grupo kiu restis ekster la FLN estis la Alĝeria Nacia Movado (MNA) de Messali Hadj. Tiame la FLN reorganiziĝis en io kiel provizora registaro, konsistanta el kvin-homa plenuma kaj leĝofara organismo, kaj estis organizita teritorie en ses vilajatoj, laŭ la otomanepokaj administraciaj limoj.[4]

La armita flanko de la FLN dum la milito estis nomita la Naciliberiga Armeo (ALN). Ĝi estis dividita en gerilaj unuoj kiuj luktis kontraŭ Francio kaj la MNA en Alĝerio (kaj luktante kontraŭ la sekvantoj de Messali por la kontrolo de la eksterlanda komunumo, en la nomita "Kafeja Milito" en Francio), kaj alia, pli forta komponaĵo pli simila al tradicia armeo. Tiuj unuoj estis bazitaj sur najbaraj berberaj areoj (ĉefe ĉe Uĥda en Maroko, kaj Tunizio), kaj kvankam ili enfiltris fortojn kaj armilojn kaj liveraĵojn tra la landlimoj, ili ĝenerale vidis malpli da agado ol la ruraj gerilaj fortoj. Tiuj unuoj estis poste aperintaj sub la estreco de la armekomandanto kolonelo Houari Boumediene kiel povega opozicio al la politikaj kadroj de la ekzilregistaro de la FLN, nome Provizora Registaro de la Alĝeria Respubliko aŭ GPRA, kaj ili finfine venis al dominado de la alĝeria politiko.

Sendependeco kaj unupartia ŝtato[redakti | redakti fonton]

La milito por la sendependeco pluis ĝis Marto 1962, kiam la franca registaro finfine subskribis la Traktaton de Évian, nome interkonsento por batalpaŭzo kun la FLN. En Julio samjare, la alĝeria popolo aprobis la batalĉeson kontraŭ Francio per referendumo, subtenante ankaŭ ekonomian kaj socian kunlaboradon inter ambaŭ landoj. Sekvis plena sendependeco, kaj la FLN ekhavis kontrolon de la lando. Politika opozicio de la MNA kaj de komunismaj organizoj estis eksterleĝigita, kaj Alĝerio estis konstituita kiel ununurpartia ŝtato. La FLN iĝis ties nura laŭleĝa kaj reganta partio.

Tuj post la sendependeco, la partio suferis fortan internan povolukton Politikestroj ariĝis en du grandan frakcioj: a Politika Buroo formita de la radikala Ahmed Ben Bella, kiu estis helpita de la landlima armeo, frontita kontraŭ la politikestraro de la iama ekzilregistaro; la armeo de Boumédiène tuj rezistis kaj instalis Ben Bella kiel prezidento. La ununura plej pova politika institucio restanta estis la iama armeo ALN, kiu pluestis sendisiga el ekzilo kaj estis nun organizita kiel la armitaj fortoj de la lando; aldone estis regione povaj geriloj neregulaj kaj aliaj kiuj serĉis influon en la partio. Konstruante sian unu-partian reĝimon, Ben Bella forpelis restantaj opoziciintojn (kiaj Ferhat Abbas), sed ankaŭ tuj trafis opozicion el Boumédiène kiam li klopodis sendependiĝi el la armeo.

Abdelaziz Bouteflika

En 1965, malamikeco inter Boumédiène kaj Ben Bella finfinis en puĉo, post Ben Bella estis klopodinta elpostenigi unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de la kolonelo, nome Ministro de Eksterlandaj Aferoj Abdelaziz Bouteflika (kiu estis en 1999 elektita Prezidento de Alĝerio). Estante socialisto kaj kontraŭkolonia naciisto, Boumédiène regis pere de dekretoj kaj "revolucia legitimeco", marĝenigante la FLN favore de sia persona decidfarado kaj la militista establado, kvankam retenante la unu-partian sistemon. Boumédiène tenis fortan kontrolon super la partiestreco ĝis sia morto en 1978, kiam la partio reorganiziĝis denove sub la estreco de la venonta kandidato de la militistaro, nome kol. Chadli Bendjedid. La militistaro restis bone reprezentitaj en la Centra Komitato de la FLN, kaj estas amplekse konsiderata kiel havanto de la reala povo en la lando. Dum la 1980-aj jaroj la FLN forigis la socialisman enhavon de sia programo, permesante kelkajn reformojn por libera merkato kaj forigante la partianojn de Boumédiène.

Multpartia epoko[redakti | redakti fonton]

En 1988 amasaj manifestacioj kaj tumultoj pelis la landon al gravaj politikaj reformoj. Tiuj tumultoj kondukis al fakto ke la konstitucio estis amendita por ebligi mult-partian sistemon. La unuaj mult-partiaj elektoj estis la lokaj elektoj de 1990, kiam la FLN estis tre venkitaj de islamisma Islama Savofronto (ISF), kiu akiris kontrolon de ĉirkaŭ duono de la lokaj urbestraroj; la FLN ricevis nur ĉirkaŭ kvaronon de la voĉdonantaro, retenante kontrolon de simila nombro de urbestraroj. En la parlamenta elekto de 1991 la venontan jaron la ISF atingis tutlandan venkon, akirante 188 el la 231 sidlokoj, dum la FLN akiris nur 15, finante en tria loko post la Fronto de Socialismaj Fortoj. Tamen, tio estis tuj poste sekvata de militista puĉo kontraŭ la malfortigita registaro de FLN, kio havigis komencon al la Alĝeria Enlanda Milito

Alĝerio estis sub rekta militista regado dum kelkaj jaroj, dum kiuj la partio restis en opozicio al la registaro dum la unua parto de la milito, eble en 1995 subskribante la Platformon de Sant'Egidio, kiu estis tre kritika kontraŭ la militista establado. Post interna povolukto kaj ŝanĝo de estraranoj, ĝi revenis al subteno de la prezidenteco. Post la restaŭro de formala demokratio, la FLN dekomence malsukcesis reakiri sian elstarecon; en la parlamenta elektoj de 1997, ĝi aperis kiel la tria plej granda partio, ricevante 14% de la voĉdonantaro kaj atingante 69 el la 231 sidlokoj. Tamen, ĝi atingis tutlandan venkon en la balotado de 2002, atingante 199 el la 389 sidlokoj.

La partio nomumis Ali Benflis kiel sia kandidato por la prezidenta elektado de 2004. Li finis kiel dua post la oficiala Abdelaziz Bouteflika, sed ricevis nur 6.4% el la voĉdonantaro. En la parlamenta balotado de 2007 la FLN malpliiĝis al nur 163 sidlokoj, kvankam Abdelaziz Belkhadem de FLN restis ĉefministro. Bouteflika estis la kandidato de lapartio en la prezidenta elekto de 2009, en kiu li venkis per 90% el la voĉdonantaro.

La FLN restis la plej granda partio post la parlamenta balotado de 2012, ricevante 208 el la 462 sidlokoj. Bouteflika estis reelektita per la listo de FLN en la prezidenta elektado de 2014 kun 82% el la voĉdonantaro. La tre maljuna kaj malsana Bouteflika estas amplekse konsiderata kiel simpla prufiguro por kio estis ofte priskribita kiel "ombra" grupo de generaloj kaj spioficiroj konata de la alĝerianoj kolektive kiel le pouvoir (“la povo”) kaj kies individuaj membroj estas nomataj décideurs (decidantoj) kiel aludas artikolo de The Economist de 2012 "La plej pova homo en la lando eble estas Mohamed Mediène, konata kiel Toufiq kiu estris la militan spionadon dum du jardekoj".[5] Generalo Mohamed Mediène, nome ĉefo de la milita spionado el 1990 al 2015 estas konata kiel estra décideur ene de le pouvoir kiel aludas The Economist en la 21a de Septembro 2013: "Despite his leading role in defeating Islamic militants in a brutal civil war between 1991 and 2000, and his less public role as kingmaker in the pouvoir, General Mediene’s face remains unknown; it is said that anyone who has seen it expires soon after."[6]

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Europa World Year Book 2014, p 565
  2. The Multi-Party System in Algeria. Yale University. Alirita 7a de Majo 2016.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Frank Tachau (1994) Political parties of the Middle East and North Africa, Greenwood Press, p31
  4. S. N. Millar, "Arab Victory: Lessons from the Algerian War (1954–62)", British Army Review, No. 145, Aŭtuno 2008, p. 49.
  5. Still Waiting for Real Democracy. The Economist (12a de Majo 2012). Alirita 4a de Novembro 2016.
  6. The dead live longer. The Economist (21a de Septembro 2013). Alirita 2016-31-16.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aussaresses, General Paul, The Battle of the Casbah: Terrorism and Counter-Terrorism in Algeria, 1955–1957 (New York: Enigma Books, 2010). ISBN 978-1-929631-30-8.
  • Derradji Abder-Rahmane, The Algerian Guerrilla Campaign: Strategy & Tactics, NY, USA: The Edwin Mellen Press, 1997.
  • Derradji Abder-Rahmane, Concise History of Political Violence in Algeria in Arms: Brothers in Faith, Enemies in Arms, Vol. 1, NY, USA: The Edwin Mellen Press, Septembro 2002.
  • Derradji Abder-Rahmane, Concise History of Political Violence in Algeria in Arms: Brothers in Faith, Enemies in Arms, Vol. 2, NY, USA: The Edwin Mellen Press, Novembro 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]