Mohamed Mediène

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamed Mediène
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1941 (1941-05-14) (82-jaraĝa)
en Kasbaho de Alĝero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Alĝerio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Generalo Mohamed Mediène (arabe الجنرال محمد مدين), konata ankaŭ kiel Tufik (توفيق), estis estro de la sekretaj servoj de Alĝerio, de la Departemento de Informado kaj Sekureco (Département du renseignement et de la sécurité, DRS), el 1990 al 2015. Li estis priskribita kiel la plej longdaŭra funkcianta "spionestro" de la mondo.[1]

Li naskiĝis en 1939 en Kabilia familio el Genzet (Provinco Setif), sed kreskiĝis ĉe Alĝero en Saint-Eugene (Bologine). Li aliĝis al la Naciliberiga Armeo en 1961, kelkajn monatojn antaŭ la sendependeco de Alĝerio. Li estis oficiro de la NLA.[2]

Malmulte oni konas pri li, sed li estis konsiderita kiel ĉefa povo interkulise kaj estra generalo de la "elradikiga" militfrakcio. Ekzistas nur du konataj publikaj fotoj liaj; kaj ambaŭ ne estas klaraj.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keenan, Jeremy, "General Toufik: 'God of Algeria'", Al Jazeera English, 29a de Septembro 2010. Kontrolita 2015-05-07.
  2. 2,0 2,1 Mohamed Mediène, l'homme le plus mystérieux d'Algérie (14a de Aprilo 2014). Alirita 7a de Majo 2015.
  3. Mansour, Baki, "Algeria'sDarth Vader", Free Arabs. Kontrolita 7a de Majo 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]