Saltu al enhavo

Vincenzo Musella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenzo Musella
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1894 (1894-04-01)
Morto 1-an de januaro 1973 (1973-01-01) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio (1946–)
Reĝlando Italio (–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

D-ro Vincenzo MUSELLA (naskita la 27-an de aprilo 1894; mortinta en 1973) estis itala, blinda profesoro pri beletristiko kaj filozofio en ŝtataj liceoj por vidantoj.

Musella, kiu esperantistiĝis jam antaŭ la unua mondmilito, havis diplomon por supera instruado de Esperanto. Li gvidis kursojn en Napolo kaj verkis propagandajn artikolojn. Dufoje li gajnis la premion de itala literatura konkurso, esperantigante novelojn de Boccaccio. Li estis kunlaboranto de Heroldo de Esperanto kaj preparis originalan aldonon al „Plena Vortaro“.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Elio Migliorini: Pionieri dell’esperanto in Italia, Roma: Rotatori Aldo, 1982, paĝoj 20–21.