Sankta Zita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta Zita
Pentraĵo de Sankta Zita Arnould de Vuez, 1696 (muzeo Hospice Comtesse, Lillo).
Pentraĵo de Sankta Zita
Arnould de Vuez, 1696
(muzeo Hospice Comtesse, Lillo).
Naskiĝo 12121218 en Monsagrati apud Luko (Italio)
Morto 27-a de aprilo 1272 aŭ 27-a de aprilo 1278 en Luko
Adorita en Katolika Eklezio
Kanonizita 5-a de septembro 1696 de Papo Inocento la 12-a
Ĉefsanktejo Baziliko de Sankta Frediano, Luko, Italio
Festotago 27-a de aprilo
Patroneco hejmservistoj
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Zita (1212–1272[1] aŭ 1218–1278[2]) estas itala sanktulino, patrona de domservistinoj kaj hejmaj servantoj. Ŝi estas ofte alvokata por helpi trovi perditajn ŝlosilojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sankta Zita naskiĝis en Toskanio en la vilaĝo de Monsagrati, ne malproksime de Luko (Italio), kie, je la aĝo de 12, ŝi iĝis servistino de la familio Fatinelli. Longe ŝi estis maljuste malestimata, troŝarĝata, insultita kaj ofte batita de ŝiaj dungantoj kaj de samrangaj servantoj pro sia peza laboro kaj evidenta boneco. La senĉesa mistraktado, tamen, ne povis forpreni de ŝi ŝian enan pacon, ŝian amon al ŝiaj ofendantoj kaj ŝia respekto por ŝiaj dungantoj. Per tiu milda kaj humila sindeteno, Zita fine sukcesis venki la malicon de siaj kunservantoj kaj de siaj dungantoj, tiel ke ŝi estis estrigita pri ĉiuj la agadoj de la domo, kaj eĉ movis la familion al religia inklino.

Zita taksis sian laboron tasko asignita al si de Dio kaj parto de sia pentofarado, kaj obeis sian mastron kaj mastrinon en ĉiuj aferoj kvazaŭ ili estis lokataj super ŝi de Dio. Ŝi ĉiam vekiĝis plurajn horojn antaŭ la ceteraj familianoj kaj uzis por preĝado gravan parton de la tempo kiu aliuloj donis al dormado. Ŝi aŭdis meson ĉiun matenon kun granda pieco antaŭ la komenco de siaj taskoj, en kiuj ŝi pasis la tutan tagon zorgeme.

Morto kaj sanktigo[redakti | redakti fonton]

La korpo de Sankta Zita, trovita neputrinta laŭ la katolika eklezio

Sankta Zita mortis pace en la domo Fatinelli la 27an de aprilo, 1272 aŭ 1278. Oni diras ke stelo aperis super la subtegmento kie ŝi dormis je la momento de ŝia morto. Ŝi estis 60-jara[1] kaj servis la familion dum 48 jaroj. Je la tempo de ŝia morto, ŝi estis preskaŭ venerata de la familio.

Baldaŭ post la morto de Zita populara kulto pri ŝi centriĝis sur la preĝejo de Sankta Frediano en Luko. Papo Leono la 10-a permesis la kulton en la preĝejo je la frua 16a jarcento. Ŝia korpo estis eltombigita en 1580 kaj oni trovis ĝin neputrinta,[1] sed poste ĝi mumiiĝis (nuntempe ĝi estas en montra teko en la Baziliko di San Frediano en Luko).

Dum la malfrua mezepoko, ŝia populara venerado kreskis en tuta Eŭropo. En Anglio ŝi estis konata sub la nomo Sitha kaj estis alvokata de servistinoj kaj dommastrinoj, plurfoje kiam oni perdis ŝlosilojn aŭ dum la transiro de riveroj aŭ pontoj. Bildoj de St. Zita povas esti vidita en preĝejoj en pluraj lokoj de la sudo de Anglio.[3]

Post la jura pruvo de cent kvindek mirakloj faritaj por homoj petintaj ŝian propetadon, Zita estis deklarita sankta en 1696 de la Papo Inocento la 12-a.[1] En 1748 Papo Benedikto la 14-a aldonis ŝian nomon al la Roma Martirologio.[4] En 1956 Papo Pio la 12-a oficiale deklaris ŝin patrona sanktulino de hejmservistinoj[2]

Ŝia festotago por la Katolika Eklezio estas la 27a de aprilo. En tiu tago, iuj familioj bakas panbulojn por memoro de la sanktulino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Alban Butler (1864). St. Zita, Virgin (angle). The Lives or the Fathers, Martyrs and Other Principal Saints. D.&J.Sadlier & Co. (retpaĝaro de "Eternal Word Television Network"). Alirita 2015.11.15.
  2. 2,0 2,1 Santa Zita Vergine (itale). Parrocchia S.Zita, Genova. Alirita 2015.11.15.
  3. Farmer, David Hugh (1997).
  4. Benedikto la 14-a kaj antaŭaj papoj (1749). Martyrologium Romanum (latine), p. 27 ailis. (retpaĝaro de "the Liturgia Latina Project"). Alirita 2015.11.15.

Pluaj legaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "St. Zita". Katolika Encyclopedia. Nov-Jorko: Robert Appleton, 1913. Ĝi deklaras kiel fontoj: "La plej frua biografio de la sanktulo estas konservita en anonima manuskripto apartenanta al la familio Fatinelli kiu estis eldonita en Ferrara en 1688 de Monsignor Fatinelli, ‘'Vita beatf[sic] Zitf[sic] virginis Lucensis eksa vetustissimo codice manuscripto fideliter transumpta. Por sia pli detala ‘'Vita e miracoli di S. Zita vergine lucchese (Luko, 1752) Bartolomeo Fiorito uzis tion ĉi kaj aliajn avizojn, precipe tiujn prenitajn de la sanktiga proceso."
  • Recepto por la Pano de St. Zita de la Benoj de Cook, La de Demetria Taylor, Hazarda Domo, Nov-Jorko, 1965. (Efektive perfekte moderna recepto: ĝi faras neniujn asertojn simili loaves farita en dektria-jarcento Lucca.)
  • St. Zita estas mallonga konto de la vivo de Zita eldonita de St. Charles Borromeo katolika eklezio, Picayune, F-ino, Usono. Ĝi donas neniujn fontojn.
  • Vivo de St. Zita - Ĉefservista Vivo de St. Zita - Prenita de Vol. IV de "La Vivoj de la Patroj, Martiroj kaj Aliaj Ĉefaj Sanktuloj" de la Rev. Alban Butler, la 1864 eldono eldonita de D. & J. Sadlier, & Firmao)
  • Shea, John Gilmary (1894). SHEA, John Gilmary. (1894) “SAINT ZITA”, Little Pictorial Lives of the Saints. New York: Benziger Brothers. SHEA, John Gilmary. (1894) “SAINT ZITA”, Little Pictorial Lives of the Saints. New York: Benziger Brothers.  (Enreta eldono gastigita de La Ordo de la Magnificat de la Patrino de Dio de la Monaĥejo de la Apostoloj, Mont-Tremblant, Kebekio, Kanado.) Ĉi tiu libro por infanoj estas “kompilo bazita sur la Vivoj de Butler de la Sanktuloj kaj aliaj fontoj.”
  • Guerra, Almerico (1875) Istoria della vita di Santa Zita, ... Narrata secondo i documenti contemporanei. Lucca

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]