Vikipedio:Artikolo de la monato/2021/04

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivier Messiaen

Olivier Eugène Prosper Charles MESSIAEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1908 en Avignon, Francio; mortis la 27-an de aprilo 1992 en Parizo) estis franca komponisto, kompozicio-instruisto kaj orgenisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj komponistoj de la 20-a jarcento.

Infanaĝo[redakti fonton]

Olivier Messiaen naskiĝis kiel pli aĝa frato de Alain Messiaen en familio literature verkema origine de Avignon. Lia patro Pierre estis profesoro pri la angla kaj ekde 1919 laboris dum pli ol tri jardekoj en la traduko de la verkoj de William Shakespeare, situacio, kiu grave influis la junan Olivier-on. Kiel junulo li legis Ŝekspiron elangligite de Jean Baptiste Montegut. La priskribo de homaj pasioj samkiel la magia ŝekspira mondo loĝata de fabelaj estaĵoj, sorĉistinoj kaj fantomoj fascinis lin.

„Mi orientiĝis je fabeloj, kaj Shakespeare foje estas tre fabela, kaj estas precipe ĉi tiu aspekto, kiu min influis. […] Mi ŝatis pli ol ĉio alia Makbeto (pro la sorĉistinoj kaj la fantomo Banquo) samkiel Puck kaj Ariel.“

Kiel infano li enscenigis Ŝekspiron per dekoraĵoj el celofano kaj per vitreroj surpentritaj per akvarelfarboj, je kio lia pli juna frato konsistigis la publikon.

Lia patrino, poetino Cecile Sauvage, havis praulojn en suda Francio. Poemo al la nenaskita filo, kiun ŝi verkis dum la gravedeco, estas karakterizata de panteisma natursento, kiu estis karakterizonta la plenkreskan Olivier.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Charles Dickens, El Greco, Metroo de Parizo