Sonkoloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La sonkoloro (ankaŭ tembro) estas en la muziko unu el la parametroj de la unuopa sono kaj estas difinata per sia sonspektro, do la specifa miksaĵo el baza tono, supraj tonoj, susurporcioj ktp., samkiel la tempa paso de la spektro kaj de la sonforteco.

Spektro[redakti | redakti fonton]

Baza tonosupraj tonoj difinas ĉe multaj muzikaj instrumentoj la sonkoloron. La supraj tonoj estas entjeraj oblaj de la baztona frekvenco, oni nomas ilin ankaŭ harmoniaj oder partaj sonoj. Baza kaj supraj sonoj oscilas je tio sinusforme.

La muzikaj tonoj estas periodaj procesoj kaj ilin bone priskribas matematike la Vico de Fourier (vidu tie la paragrafon "akustiko kaj muziko"). Difinitivaj por sonkoloro estas rilatoj de amplitudoj de supratonoj kun frekvencoj 2f, 3f, 4f,... al amplitudo de la baza tono kun frekvenco f. Rimarku, ke tiu matematika aparato ĝuste priskribas nur dumtempe sufiĉe stabilajn periodajn procesojn, malpli ĝuste ekzemple, sonojn de frapmuzikiloj aŭ sonorojn (vidu sube).

Ĉe mekanikaj muzikiloj oscilas apud la baza tono ankaŭ la supraj tonoj. Elektronikaj instrumentoj povas ankaŭ produkti sonkorojn sen supraj sonoj.

Ekzistas ankaŭ muzike uzataj sonoroj, kiuj ne aŭ ne nur estas kunmetataj el baza kaj supraj sonoj.:

  • sonorojn de sonoriloj oni pli bone priskribas per baza kaj malsupraj sonoj (entjeraj dividantoj de la bazosona frekvenco) kaj tute ĝenerale neharmonia interfero de multaj sinusaj signaloj efikas pliofte al metaleca sonoro;
  • tambursonoj estas miksaĵo el sonoj kaj susursignaloj;
  • Eĉ malvastbenda susuro uzeblas kiel muzika sonkoloro (ventmuĝo);
  • Ĉe multaj muzika j sonoj susurporcioj stampas la sonkoloron (ekz. la ekblovsonoroj ĉe blovinstrumentoj kaj orgentuboj).

Ekoscilado[redakti | redakti fonton]

Decida por la sonkoloro estas precipe la ekoscilado, t.e. la tempa paso de la Spektro kaj de la sonforteco de la unuaj sekunderoj de tono. Se oni forigas tiujn unuajn dekonsekundojn, kelkaj instrumentoj nur malfacile estas identigeblaj.

Formantoj[redakti | redakti fonton]

Esenca por la sonkaraktero de muzikilo estas ankaŭ formantoj, kiuj estas sendependa de la ludata sonalteco kaj plejparte dependas de la konstruformo de la instrumento. Kiel formantoj oni nomas karakterizaj maksimumojn kaj minimumoj en la supratona spektro de akustika oscilado.

La perceptata kaj mezurebla sonbildo de parolsonoj estas origine determinata de formantoj: La pospecifa situo de tiuj ebligas la diferencigon de la vokaloj a, e, i, o, u (vd. ankaŭ:vokala triangulo).

Ludotekniko[redakti | redakti fonton]

Krom la eco de la songeneratoro (ekz. muzikilo, kantvoĉo) ankaŭ la maniero de la stimulo kaj ludotekniko determinas la sonkoloron de muzikilo.

Aŭdado[redakti | redakti fonton]

La sonkoloro, t.e. la ekzistaj frekvencporcioj kaj ilia dumtempa konduto, ebligas ke ni povas aŭde diferenci inter sonoj faritaj sur diferencaj instrumentoj, sed ankaŭ inter tiuj produktitaj sur la sama instrumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]