Greta Garbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greta Garbo
Persona informo
Greta Garbo
Naskonomo Greta Lovisa Gustafsson
Naskiĝo 18-an de septembro 1905 (1905-09-18)
en Stokholmo,  Svedio
Morto 15-an de aprilo 1990 (1990-04-15) (84-jaraĝa)
en Novjorko,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonitorena malfunkcio vd
Tombo Skogskyrkogården vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj anglasveda vd
Ŝtataneco SvedioUsono vd
Alma mater Dramatens elevskola vd
Subskribo Greta Garbo
Familio
Patro Karl Alfred Gustafsson vd
Patrino Anna Lovisa Johansdotter vd
Gefratoj Sven Gustafsson • Alva Garbo vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Laborkampo aktoro vd
Aktiva en Holivudo vd
Aktiva dum 1920 - 1941
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Greta GARBO (naskiĝis la  18-an de septembro 1905(nun 1905-09-18), mortis la 15-an de aprilo 1990) estis sveda aktorino. Ŝia origina nomo estis Greta Lovisa GUSTAFSSON.

Garbo naskiĝis en Stokholmo. Ŝian aktoran talenton malkovris la sveda reĝisoro Mauritz Stiller. En la jaro 1925 ambaŭ eklaboris en Hollywood, sed dum Stiller tie restis sensukcesa, Greta Garbo – kiu kontraste al multaj gekolegoj eĉ bonege majstris la transiron de mutaj al sonfilmoj – komencis eksterordinaran karieron. Plej ofte ŝi estis vidata en la rolo de mistera, nealirebla belulino. En la filmo Ninotchka (1939) ŝi surprizis la publikon per sia komedia talento, sed ŝia dua komedio The Two-faced Woman (1941) fiaskis. Tiu fakte eĉ estis ŝia lasta filmo: Post ĝia malsukceso Garbo subite deklaris la finon de sia filmkariero. Ĝis sia morto ŝi vivis tute retiriĝinte en Nov-Jorko.

Greta Garbo estis plurfoje nomumita por Oskar-premio. En 1955 ŝi ricevis Honoran Oskaron por ŝia vivoverko.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Ramón Novarro kun Greta Garbo en Mata Hari (1931).
  • Gösta Berlings Saga (Svedio, 1924)
  • Die freudlose Gasse (Germanio, 1925)
  • Anna Christie (Usono, 1930)
  • Mata Hari (Usono, 1931)
  • Grand Hotel (Usono, 1932)
  • Queen Christina (Usono, 1933)
  • Anna Karenina (Usono, 1935)
  • Camille (Usono, 1936)
  • Conquest (Usono, 1937)
  • Ninotchka (Usono, 1939)
  • The Two-faced Woman (Usono, 1941)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro - laŭ la libro Hetajro dancas de Eli Urbanová - estis esperantisto, kiun vizitis ĉeĥa esperantisto Jan Zemek. En tiu verko oni legas: Hazardo tion volis, ke li vizitis esperantiston Gustavson ĝuste en tiuj tagoj, kiam alveturis ties filino. Ŝi havis nigrajn okulvitrojn… Al Jan ŝi ŝajnis iel konata … Ankaŭ mirigis lin, ke ŝi posedas tiom da kofroj… Tion li tamen ne ekpensis, ke ŝi estas "dia Greta" kaj ke ŝi alvojaĝis rekte el Holivudo! Ĝis ŝi aperis ĉe la vespermanĝo. Sen la okulvitroj, ŝminkita, tia, kiel oni spektas ŝin sur la ekrano. Tio estis surprizo! Tio estis skandalo! Gustavson skuiĝis de ridego! Poste Greta montris al Jan sian ĉambron. Da tiuj afiŝoj, da tiuj pligrandigoj sur la muroj! Kaj ĉie: Greta Garbo, Greta Garbo … Greta invitita de la sveda reĝo por ludi kun li tenison permesis al Jan akompani ŝin. La atendado estis longa, sed por Jan ne gravis, almenaŭ li povis senĝene trarigardi la reĝan galerion ….[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hetajro dancas, Eli Urbanová, p. 152

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.