Anita Dagmarsdotter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anita Dagmarsdotter
Fotis Mireille Grosjean dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en 2013
Fotis Mireille Grosjean dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en 2013
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1938
en Gotenburgo,  Svedio
Lingvoj Esperanto
Nacieco sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Jen nia mondo
vdr

Anita DAGMARSDOTTER estas sveda esperantistino. Ŝi naskiĝis la 15-an de decembro 1938 en Gotenburgo. Ŝi estis estrarano de Sveda Esperanto Federacio (SEF) de 1980 ĝis 1986, prezidanto de Eldona Societo Esperanto. Ŝi membris en LKK de la UK 1980 en Stokholmo kaj de la Gotenburga UK 2003.

Esperantiĝo[redakti | redakti fonton]

Fotis malnovan foton Mireille Grosjean, kie Anita aperas dum la dua Afrika Kongreso de Esperanto en 1991 en Kotonuo, Benino

Ŝi esperantistiĝis en 1955.

Ŝi partoprenis la unuan fondan kunvenon de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU). Ŝi partoprenis IJK-n kaj la kongreson en Varsovio en 1959. Poste ŝi partoprenis aron da tiaj renkontiĝoj. En 1987 ŝi akceptis en Budapeŝto la afrikan grupon el 13 junuloj, kiuj partoprenis poste la jubilean UK-n. Ŝi kun aliaj gvidis la grupon en la unua parto de ĝia restado en Eŭropo.

En 1988 ŝi transprenis la taskon komuniki kun esperantistoj en Tanzanio, Kenjo kaj Kongo cele al lernado de la internacia lingvo. Tiu aktiveco ĉesis en 2002. En 1988 ŝi flugis al Tanzanio por renkonti esperantistojn en diversaj lokoj. Entute ŝi 18-foje flugis al Afriko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi tradukis kun Ŝablono:Kiu Jen nia Mondo, lernolibro pri Esperanto, de John Wells el la angla al la sveda.