LF-koop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LF-koop
Esperanto-eldonejo
Lando(j) Svislando vd
Jura formo kooperativo
vdr

LF-koop estas la oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chaux-de-Fonds (Svislando) la 30-an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en Milano (Italio) de la literatura rondo La Patrolo en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libro-eldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiĝo de la aktivuloj en internacia kampo kaŭzis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, laŭ la svisa juro, sub la prezido de Tazio Carlevaro, la lasta Patrolestro.

LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn:

  • gazetfako, kiu produktis ĝis ses gazetojn samtempe,
  • librofako,
  • kongresfako,
  • bendofako,
  • literatura premio “La Verko de la Jaro„.

Aldoniĝis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staĝejoj – el kiuj la unua estis La Kvinpetalo en Francujo.

Post Tazio Carlevaro (1980-1985) prezidis Giorgio Silfer (1985-1997), Marc Hiltbrand (1997-2008), Perla Martinelli 2008-2018, Marie-France Conde Rey de 2018 ĝis nun.

LF-koop estas verŝajne la unusola entrepreno en Esperantujo nomebla plurmedia. Ĝia ĉefa produkto estas nuntempe Literatura Foiro. En 1998 ĝi aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj en tiu konsorcio ĝi estas unu el la plej influaj establoj.

Listo de eldonoj laŭ ISBN[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.