La bona lingvo
| La bona lingvo | ||
|---|---|---|
| Aŭtoro | Claude Piron | |
| Eldonjaro | 1989 | |
| Aliaj eldonoj | en 1997 | |
| Urbo | Vieno | |
| Eldoninto | Pro Esperanto | |
| Paĝoj | 111 | |
| ISBN | 978-2-36960-006-0 | |
La bona lingvo[1] estas titolo de libro verkita de Claude Piron. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis Pro Esperanto en Vieno en 1989 kaj Internacia Esperanto-Muzeo samloke en 1997 (2-a eldono) (ISBN/ISSN 3901752117). Nova eldono aperis en 2015 ĉe Monda Asembleo Socia.
La bona lingvo estas libro de Claude Piron, unue publikigita en 1989, kiu traktas la uzadon kaj evoluon de Esperanto el lingva kaj psikologia vidpunkto. En la libro, Piron analizas la lingvostilon de multaj esperantistoj, argumentante favore al pli natura kaj parolata formo de Esperanto, kontraste al stilo influita de naciaj lingvoj aŭ tro teoria. La verko enhavas ekzemplojn el la praktika uzo de Esperanto kaj celas montri, ke la lingvo estas sufiĉe fleksebla kaj esprimkapabla por ĉiutaga kaj literatura uzo. La bona lingvo estas konata en la esperanta komunumo kiel pledo por pli simpla kaj vivanta lingvouzo.
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1998.
La Tezo de la libro
[redakti | redakti fonton]La bona lingvo referencas samtempe la lingvon Esperanto mem, kaj ankaŭ la subjektivan perspektivon pri tio, kiel la lingvo estu parolata, laŭ la aŭtoro. Ĝi defendas verve unu specifan manieron uzi la lingvon: ĝi estu klara, kun maksimuma ekspluato de la bazaj ecoj de la klasika lingvo, la fundamentaj radikoj, kaj la kombinoj de la afiksoj, por krei ĉiujn necesajn nuancojn de la skriba kaj la parola lingvaĵo. Verŝajne, ĝia sukceso montras la emon de granda fluo de la parolantoj, kiuj petas simplecon, kaj liberan uzon de kunmetitaj konataj vortoj. Piron traktas Esperanton de pluraj facetoj, konkludinte sian preferon por originalaj kunmetaĵoj anstataŭ unuradikaj eŭropaj kaj amerikaj vortoj. Tiel paroli, laŭ li, konsistigas "bonan" Esperanton.

Piron skizas la bazajn lingvosciencajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "penso-ŝpare" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave la ĝeneraligan utiligadon de gramatikaj formoj kaj reguloj (analogio).
En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro esprimas sian malŝaton de radikoj kiujn li nomas neologismoj. Li kritikas francojn pro tio, kion li perceptis esti ilia emo preferi pseŭdoprecizajn, intelektajn, eĉ pedantajn vortojn. Kontraste, li almontras povon sin esprimi per baza vortprovizo kun imagopova kunmetado. Piron montras, ke estas eble esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo.
La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn, laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton la "bona" lingvo, sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.
Post elĉerpiĝo de ĉiuj antaŭaj eldonoj, la Monda Asembleo Socia (MAS) reeldonis ĝin en 2015, kun antaŭparolo de Renato Corsetti: Claude Piron: La bona lingvo, kun antaŭparolo de Renato Corsetti, Monda Asembleo Socia (MAS), kunlabore kun la grupo La bona lingvo ĉe la-bona-lingvo.onrender.com 2015, 104 p., ISBN 978-2-36960-006-0.
Vendado
[redakti | redakti fonton]La bona lingvo tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2 000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.
Rebato
[redakti | redakti fonton]La plej elstaran rebaton al la libro de Piron donis Jorge Camacho, en sia artikolo “La mava lingvo”, aperinta en la kolektiva libro Lingva arto. Jam en la titolo Camacho montras la lingvouzon kiun li sentas sin devigata defendi kontraŭ la tezo de Piron. Laŭ li, Esperanto-parolantoj uzu ĉiujn vortojn kiujn Esperanto donis al ili, kaj specife tiujn, kies jam delonga apero igas sensence, ke oni nomu ilin neologismoj. Liaopinie, oni ankaŭ ne timu krei novajn terminojn, kiam oni konsideras, ke la nun ekzistantaj ne plenumas la postulojn de esprimriĉeco, kiun la lingvo bezonas.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]"LA BONA LINGVO, Vieno, Aŭstrio, 2a eldono, 1997, 116p, (1-a eldono,1989)
"Pli ĝenerale, tamen, la pensema esperantisto devas ĝis alta grado konsenti kun Piron, kies pledo por la tradicia, aglutina Esperanto alvokas la aktualan emon al demokratio... Tio memorigas min pri iu kritikanto de Esperanto, kiu plendis, ke la aglutinaj vortoj de la lingvo fakte ne estas nuraj vortoj, sed plenaj difinoj. Se jes, tiel estu! Tio povas esti granda helpo por la kompreno flanke de ordinaraj homoj. Mi neniam komprenis, ĝuste kio estas "miokardia infarkto" -- supozeble myocardiac infarction en la angla -- ĝis, en sia iama artikolo pri "La Okcidenta Dialekto de Esperanto", kiu aperis en esperanto en 1977, Piron tradukis ĝin en "la bonan lingvon" kiel "kormuskola tuboŝtopo". Nun mi jam ne devas lerni la grekan kaj latinan lingvojn por kompreni tiun terminon en Esperanto. "[2]
"Mi ŝatis ĝin je unua legado. Kiel komencanto, mi speciale ŝatas la uzon de malgranda vorprovizo. Piron faris tion ĉar li kredis, ke tiel estis la bona lingvo—kaj (mi supozas) por ke la libro staras kiel elprovo-per-ekzemplo: libro tiel verkita forte esprimis—kaj per vortoj kaj per ekzisto—ke la bona lingvo funkciis tiel, kiel Piron diris."[3]
"La libro estas nek scienca nek beletra verko: ĝi povus esti, en larĝa senco, rigardata kiel resuma esprimo de la lingva koncepto de la aŭtoro –verva eseo kun instrua celo kiu, de tempo al tempo, alprenas ecojn de pamfleto kaj tonon de profeta vizio… Se la ideoj ne estas novaj, almenaŭ por la atentaj literaturemuloj, nova estas la tono de Claude PIRON, kaj la tuta strukturo de lia polemikado."[4]
Prilingva grupo
[redakti | redakti fonton]
La verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti, kelkfoje kromnomata bonlingvismo aŭ bonalingvismo. Ĝi provas apliki principojn kiuj favoras al lingva purismo.
Bonlingvistoj pledas per prelegoj, artikoloj, kaj rimarkoj en blogoj. Anna Löwenstein verkis valorajn romanojn, kie esprimopovo ne suferas pro manko de pedantaj vortoj.
La grupo laboras en retejoj kaj pliriĉigas ŝian vortoliston "Simplaj samsignifaj vortoj", kiu proponas aŭ rekomendas alternativojn por malfacilaj vortoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Renato Corsetti (sub la respondeco de) ; Laborgrupo La Bona Lingvo) : Faciliga vortaro por Fundamenta Esperanto, 2-a eld., MAS, 2015, 112 p., ISBN 978-2-36960-025-1
- Ŝulco, Rikardo. Pirono Klaŭdjo kaj la Malbona Lingvo. Paderborno: Esperanto-Centro 1990, 27 p. (kritika eseo el vidpunkto de la Analiza Skolo).
- Ragnarsson, Baldur. recenzo en: Esperanto (UEA), 1990/2 (1010), p. 32
- Farjon de Lagatinerie, J.-F., recenzo en: Esperanto aktuell (GEA), 1990/2, p. 17-22.
- Farjon de Lagatinerie, J.-F., recenzo en: Esperanto, 1990/2 (1010), p. 34
- Maron, Meva. recenzo en La Gazeto n-ro 28 (30-a de aprilo 1990), p. 11-12
- Goodheir, Albert. Recenzo en Esperanto en Skotlando 1990, n-ro 151, p. 25-27
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- La Mava Lingvo, eseo, parte respondo al La bona lingvo, fare de Jorge Camacho
- La Normala Lingvo, eseo pri sama temo, fare de Toño del Barrio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La bona lingvo : unua eldono en PDF
- La bona lingvo : dua eldono en PDF.
- Recenzo Arkivigite je 2010-07-09 per la retarkivo Wayback Machine, fare de Don Harlow
- La bona lingvo, en la libroservo de UEA
- La Mava Lingvo, de Jorge Camacho
- La Normala Lingvo, de Toño del Barrio
- LaBonaLingvo.org, retejo de simplaj samsignifaj vortoj.
- Retmesaĝa diskutlisto, en kiu oni praktike aplikas la ideojn de La bona lingvo
- Diskut-grupo en Facebook
- Katalogo de[rompita ligilo] CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En la anglalingvo libro de Sutton, Geoffrey estas "La Bona Lingvo". Oni ofte majuskligas titolojn tiel en la angla, sed ne en Esperanto. (Vidu: Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 435, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 435)
- ↑ Don Harlow, Vieno/Budapeŝto: "Pro Esperanto"/Hungara Esperanto-Asocio, 1989, https://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/la_bona_lingvo.html?utm_source=chatgpt.com
- ↑ Philip Brewer, "Recenzo malfruega: La Bona Lingvo de Claude Piron", Bradipo rigardas esperantujon, 2013-12-10,https://esperanto.philipbrewer.net/2013/12/recenzo-malfruega-la-bona-lingvo-de-claude-piron/.
- ↑ LF120, Perla MARTINELLI, http://osiek.org/lagazeto/LG-77/osiek-premio-1998.html
- Libroj de Claude Piron
- Esperanto-libroj aperintaj en 1989
- Eldonaĵoj de Pro Esperanto
- Verkoj el la originala esperantlingva literaturo
- Esperanto-libroj aperintaj en 1997
- Esperanto-libroj aperintaj en 2015
- Reformoj en Esperanto
- Antverpena Lingvo-libraro
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience

