Jacques-Franky Farjon de Lagatinerie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Jacques-Franky FARJON DE LAGATINERIE (naskiĝis en 1920; mortis en 1996) estis profesia tradukisto kaj interpretisto de franca kaj svisa ŝtatanecoj, kiu pasigis la plejparton de sia vivo en Germanio. Li estis engaĝita esperantisto, kaj inter la jaroj 1987 kaj 1989 estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio pri kulturo. En 1990 aperis en la revuo Esperanto lia diskutveka recenzo pri La Bona Lingvo de Claude Piron.

Krom en Esperanto, li scipovis paroli en la franca, germana, nederlanda, itala, hispana, angla kaj en aliaj lingvoj. Li verkis kelkajn publikajxojn por Germana Esperanto-Asocio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]