Prokrusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prokrusto kaj Tezeo


Prokrusto (helene Προκρούστης, latine Procrustes), propranome Damasto, estas en la helena mitologio fama rabisto el Atiko, vivis en valo de la rivero Kefiso.

Tiu ĉi krimulo havis apartan manieron, kiun uzis kontraŭ pacamaj vojaĝantoj. Embuskis ilin, ĉiun haltigis kaj ĝentile invitis en sian restadejon por ripozi. Poste persvadis aŭ devigis lin, ke li kuŝu sur lian liton. Se liaj kruroj superis trans la liton, dehakis ilin. Se ili ne atingis ĝis randon, tiris ilin senkompate, sen respekto al artikoj aŭ ostoj. De ĉi tio devenas ankaŭ lia alinomo, Prokrusto signifas "streĉisto".

Liajn bestialajn manierojn rezolute ĉesigis la juna Tezeo. En sia dek sesa jaraĝo iris de sia avo, troizena reĝo Piteo al sia duonpatro Egeo, atena reĝo. Ŝajnas, ke li mallongigis sian vojaĝon tiel, ke li ne evitis danĝerajn lokojn kaj situojn, por ke li tiel akiru spertojn, famon kaj gloron.

Kiam embuskante haltigis lin Prokrusto kaj invitis lin en sian kabanon, Tezeo bone taksis la situon, devigis kanajlon kuŝi en sian liton kaj lian superstarantan kapon energie dehakis.

Tio estis la lasta Tezea halto kaj kvitigo de konto kun krimuloj, kiuj teroris la vastan regionon. Vicon da kanajloj kreis Perifeto, Siniso, Skeirono, Kerkiono kaj Prokrusto.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prokrústés en la ĉeĥa Vikipedio.