Siniso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tezeo kaj Siniso, Staatliche Antikensammlungen Munkeno

Siniso (helene Σίνις, latine Sinis) estas en la helena mitologio rabisto el Istmo, proksime de la urbo Korinto. Siajn viktimojn embuskis en mallarĝa loko, kie ternuko ligas Atikon kaj Peloponeson. Li estis fortulo de terura aspekto, kiu vojaĝantojn ne nur priŝtelis, sed ankaŭ preparis al ili kruelan morton. Ligis siajn viktimojn al suproj de kurbiĝitaj silvopinoj, enfosigitajn teren. Kiam li la suprojn liberigis, ili ĵetegis sin kaj la malfeliĉulon disŝiris.

Sed tamen fine trafis lin obstakloj kiam juna Tezeo en sia dek sesa jaraĝo vagis de sia avo, troizena reĝo Piteo al sia duonpatro Egeo, atena reĝo. Tezeo dum la vojaĝo serĉis aventurojn, per kiuj li akiru famon kaj reputacion.

En tiu ĉi etoso surprize atakis lin Siniso kaj laŭ proverbo "per kio oni manipulas, per tio ankaŭ pereas", trovis morton tian, kian li disdonadis. Same fartis ankaŭ ceteraj rabistoj, kiuj krucis Tezean vojon. Ili estis Periferto, Skeirono, Kerkiono kaj Prokrusto.

Paralizo de Siniso senigis la vojon de danĝero, kiu minacis sur ĝi al komercistoj kaj pilgrimantoj.

Noto por rememoro: Tezeo ankaŭ fondis poste famajn Istmajn ludojn. Ili okazadis de la 7-a aŭ la 6-a jarcento a.K. ĝis la nuna jarnumerado ĉiuj du jaroj. En ilia kadro oni konkuris en kuro, pugnobatado, ĵeto per disko, ĵeto per lanco kaj en ĉevalrajdado.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sínis en la ĉeĥa Vikipedio.