Skeirono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skeirono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Tezeo
Patro Pylas
Edzo/Edzino Chariclo
Infanoj Endeïs
vdr

Skeirono (helene Σκίρων, latine Sciron) estis en la helena mitologio kruela rabisto el Istmo , proksime de Megaro.

Sian rabistan metion li entreprenadis laŭ iom aparta maniero. Ĉiun vojaĝanton li venigis al fontujo sub alta roko apud maro, devigis lin demeti liajn aĵojn kaj lavi al li piedojn. Poste la malfeliĉulon per forta piedŝoto li faligis en maron. Evidente tio sukcesadis, momento de surprizo rolis sian.

Sed tamen fine la rabiston trafis obstakloj. Tio okazis kiam la juna Tezeo en sia dek sesa jaraĝo iris de sia avo, troizena reĝo Piteo al sia duonpatro Egeo, atena reĝo. Tezeo volis dum la vojaĝo travivi aventurojn, per kiuj li akiru famon kaj reputacion.

Kiam Skeirono intencis praktiki sian metodon, Tezeo mem kaptis lin je la piedoj kaj trans sian kapon ĵetis lin en la maron. Tie vore konsumis lin grandaj monstraj testudoj.

Skeirono estis la tria en vico, kiujn Tezeo venkis per iliaj propraj rimedoj. Antaŭ li estis Perifeto, Siniso kaj simila sorto ankoraŭ atendis Kerkionon kaj Prokruston.

Skeironan nomon havas ĝis nun roko en Istmo. Strato estas tie larĝigita, por ke turistoj povu rigardi lokon, kie Skeirono pereis. Sed la maro apud la roko estas malprofunda kaj testudoj en ĝi ne vivas.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Skeirón en la ĉeĥa Vikipedio.