Peloponezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peloponeso)
Peloponezo
greke: Πελοπόννησος Peloponnésos
duoninsulo
Naturo en regiono Arkadio
Oficiala nomo: Πελοπόννησος
Ŝtato Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Prefektujoj
Historiaj regionoj
Parto de Peloponezo administrejo, Okcidenta Grekio
Montaroj
Kelkaj urboj
Antikvaj urboj
Riveroj Alfeo, Peneo
Ĉefurbo Patraso
 - mezo Patraso
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 38° 15′ 00″ N 21° 44′ 00″ O / 38.25000 °N, 21.73333 °O / 38.25000; 21.73333 (mapo)
Areo 21 549,0 km² (2 154 900 ha)
Loĝantaro 1 100 000
Denseco 51,05 loĝ./km²
Akvoj
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Situo de Patraso enkadre de Grekio
Situo de Patraso enkadre de Grekio
Situo de Patraso enkadre de Grekio
Mapo de Peloponezo
Mapo de Peloponezo
Mapo de Peloponezo
Vikimedia Komunejo: Peloponnese
Retpaĝo: www.peloponnisos.gr

Peloponezo (greke Πελοπόννησος, do Pelopónisos, malnovgreka prononco Pelopónnēsos) estas duoninsulo en la sudo de Grekio. Ĝi estas ankaŭ administra regiono de Grekio kiu havas kvin provincojn kaj ampleksas proksimume unu milionon da loĝantoj, tamen la administra regiono ne ampleksas la tutan duoninsulon.

Insulo aŭ duoninsulo?[redakti | redakti fonton]

De la kontinento Peloponezo atingeblas per malvasta istmo proksimume 6,3 kilometrojn larĝa, la istmo de Korinto. Dum la jaro 1893 tiu istmo tratranĉiĝis per la kanalo de Korinto. Tamen Peloponezo ne estas insulo, ĉar la kanalo estas artefarita konstruaĵo. Ekde la jaro 2004 Peloponezo ligiĝas al la kontinento per granda ponto inter la lokoj Rio kaj Antirio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Midea

Peloponezo estas la plej suda parto de la duoninsulo Balkano kaj tiu parto de ĝi, kiun plej ĉirkaŭas la Mediteranea Maro. La plej suda punkto de Peloponezo estas Kabo Malea. Oriente ĝin limigas la Egea Maro kaj okcidente la Ionia Maro.

El geologia vidpunkto, Peloponezo origine estis insulo, sed dum la jarmiloj pro la geologia movo norden de Afriko kaj la subkontinento Arabio ĝi premiĝis pli kaj pli norden, al la kontinenta parto de Grekio. Videblaj spuroj de tio estas la multaj, geologie relative novaj, montaroj de la preskaŭinsulo.

Iom da historio[redakti | redakti fonton]

La Peloponeza Milito estis granda milita periodo dum la 5-a jarcento a.K., en kiu interbatalis la urboŝtatoj Ateno kaj Sparto de antikva Grekio preskaŭ ĝis plena elĉerpiĝo.

Konataj antikvaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Posta historio[redakti | redakti fonton]

Moreja despotlando estis despotlando en la Bizanca Imperio. Ĝi estis fondita meze de la 14a jarcento en la duoninsulo Peloponezo. Ĉefurbo estis Mistra.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]