Lingva ideologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva ideologio (ankaŭ lingvoideologio) estas koncepto uzata precipe en la kampoj de antropologio, sociolingvistiko kaj interkulturaj studoj por karakterizi aron da opiniojsentoj pri lingvoj, kiam uzataj en ilia socia ĉirkaŭaĵo. Se agnoskite kaj esplorite, lingvaj ideologioj esprimas konektojn inter la kredoj kiujn la parolantoj havas pri la lingvo kaj la pli grandaj sociaj kaj kulturaj sistemoj el kiuj ili estas parto, bildigante kiel tiuj kredoj estas informitaj kaj enradikitaj en tiaj sistemoj. Farante tion, lingvaj ideologioj ligigas kaj la klarajn kaj la neklarajn supozojn, kiujn la homoj havas pri lingvoj aŭ pri lingvo rilate al ties socia sperto kaj politikaj same kiel ekonomiaj interesoj. Tiele temas pri afero ege ligita la la sociologio. La amasmedioj fariĝis gravegaj por la produktado kaj reproduktado de lingvaj ideologioj en modernaj socioj[1].

Neŭtrala kontraŭ kritika aliroj al lingva ideologio[redakti | redakti fonton]

La baza divido en studoj de lingva ideologio estas inter neŭtralaj kaj kritikaj aliroj al ideologio.

Neŭtrala aliro al lingva ideologio[redakti | redakti fonton]

En neŭtralaj aliroj al lingva ideologio, kredoj aŭ ideoj pri lingvo estas komprenitaj esti formitaj per la kulturaj sistemoj en kiuj ĝi estas enkorpigityaj, sed neniu variaĵo ene de aŭ trans tiuj sistemoj estas identigitaj. Ofte, ununura ideologio estos identigita en tiaj kazoj. Trajtoj de lingva ideologio kiel reprezentanto de unu komunumo aŭ kulturo, kiel ekzemple tiuj rutine dokumentitaj en etnografia esplorado, estas oftaj ekzemploj de neŭtralaj aliroj al lingvoideologio[2].

Kritika aliro al lingva ideologio[redakti | redakti fonton]

Kritikaj aliroj al lingva ideologio esploras la kapablon por lingvo kaj lingvaj ideologioj por esti utiligitaj kiel strategioj por konservado de socia potenco kaj dominado[3]. inter kiuj interalie la lingvisto Moreno Cabrera, aŭtoro de pluraj verkoj dediĉitaj ne nur al ideologio de la komuna lingvo en Hispanio, sed ankaŭ al naciismo kaj hispana lingva imperiismo. Moreno Cabrera atentigas, ke la hispana naciismo prezentas sin kiel io esceptigita de etnaj ligoj, kiam fakte la procezo de formado de la hispana ŝtato kaj nacia identeco estas ligitaj al la kastilia etna deveno, kiu aperas en la implicita naciisma diskurso. Hispana naciismo ne montriĝas kiel naciismo sed kiel necesa kaj natura apriorismo, same kiel la komuna lingvo en la diskurso pri la kastilia lingvo. Sed Moreno Cabrera atentigas pri tio ke malantaŭ ĉi tiu aspekto de universaleco kaj senpartieco estas serio da historiaj mekanismoj per kiuj en la procezo de la formado de la hispana ŝtato ekzistis etno kiu altrudis siajn lingvon, kutimojn kaj leĝojn al la aliaj kiel bazon de nacia identeco[4].

Kontaktoj kun plurlingveco[redakti | redakti fonton]

Pluraj fakuloj notis ke lokoj de kultura kontakto antaŭenigas la evoluon de novaj lingvaj formoj kiuj akcelas la uzon de diversaj lingvaj variaĵoj kaj ideologioj. Laŭ Miki Makihara kaj Bambi Schieffelin, dum tempoj de kultura kontakto iĝas necese por parolantoj aktive intertrakti lingvajn ideologiojn kaj konscie pripensi lingvouzon[5]. Tiu artikulacio de ideologio estas esenca por malhelpi miskompreniĝojn de signifo kaj intencoj inter kulturoj, kaj disponigas ligon inter socikulturaj kaj lingvaj procezoj en situacioj de kontaktoj inter lingvoj[6].

Ideologioj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Esperanto akiris ideologiajn influojn sekve de diversaj politikaj kuntekstoj en la daŭro de sia historio: antaŭ la Dua Mondmilito Esperanto volonte prezentis sin kiel lingvo de pacismo (Alcalde, 2015), depost 1933 Esperanto estis en Ĉinio kaj Japanio ligita al komunismo kaj anarkiismo (Lins, 2008). Krom tiuj ĉi menciitaj ideologioj ekzistas la ideologio de sennaciismo de Eŭgeno Lanti.

Lingvaj ideologioj de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale 'etna neŭtraleco' estas la komuna bazo sur kiu Esperanto-parolantoj konstruis sian lingvan reprezentadon tra la jaroj[7] kaj parte sian personan identecon[8]. La finvenkismo kaj raŭmismo esprimas la lingvajn ideologiojn de Esperanto, kiuj retroveblas ankaŭ en io kiu difineblus kiel Esperantujanismo[9].

Post la Dua Mondmilito ankaŭ lingva justeco kaj lingvaj rajtoj iĝis ĉefaj temoj (Pietiläinen, 2010)[10].

Konstateblas ankaŭ rimarkinda intereso por lingva diverseco ene de la Esperanto-movado kiel montriĝas per la interesiĝo pri multlingveco en muziko[11][12] kaj la partopreno en la alternativa eŭrovida konkurso por minoritataj lingvoj (angle: Eurovision minorities languages)[13], la organizado de plurlingvecaj kunvenoj (pli bone konata per la angla nomo Polyglot Gatherings)[14].

Vidu ankaŭ sub Manifesto de Prago kaj Manifesto de Raŭmo.

Lingvopolitiko[redakti | redakti fonton]

Registaraj politikoj ofte reflektas la streĉitecon inter du kontrastaj specoj de lingvaj ideologioj: ideologioj kiuj konceptas lingvon kiel rimedon, problemon aŭ rajton[15][16] kaj ideologiojn kiuj konceptas lingvon kiel plurismajn fenomenojn.  La lingvaj politikoj kiuj aperas en tiaj kazoj ofte reflektas kompromison inter ambaŭ specoj de ideologioj[17].  Laŭ Blommaert kaj Jef Verschueren, tiu kompromiso ofte estas reinterpretita kiel ununura, unuigita ideologio, evidentigita per la multaj eŭropaj socioj aŭ la ĉinaj ideologiaj debatoj en la ĉinaj amsamedioj[1], karakterizitaj per ideologio de lingva unuformismo

Normlingva ideologio[redakti | redakti fonton]

Normlingva ideologio, ankaŭ normlingva Esperanto, estas forte ligita al la konceptoj de lingva purismo kaj preskribismo [18][19].  Ĝi ankaŭ estas ligita al lingvismo[20] (lingva diskriminacio, ankaŭ nomata glottophobie en la franca).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Xi Yan, English ants are digging holes in the Chinese levee, University of Macau, En: Language Problems and Language Planning, paĝoj 31-45vol. 37, n-ro 1, 2013, ISSN 0272-2690
  2. (angla) Woolard, Kathryn (1998). Language ideologies : practice and theory. New York [u.a.]: Oxford Univ. Press. pp. 3–27. ISBN 0-19-510561-3.
  3. (angla) Woolard, Kathryn A.; Schieffelin, Bambi B. (1994). "Language Ideology". Annual Review of Anthropology. 23 (1): 55–82.
  4. (es) Juan Carlos MORENO CABRERA, L'imperi de la llengua comuna. Guia de l'imperialisme lingüístic espanyol. Argentona: Voliana, 2015.
  5. (angla) Laura-Jane Baxter, Any tips for gently encouriging others to speak with you in your taget language(s)?, Polyglot Gathering 2022.
  6. (angla) Schieffelin, edited by Miki Makihara, Bambi B. (2007). Consequences of contact: language ideologies and sociocultural transformations in Pacific societies ([Represo]. ed.). Oxford University Press. paĝoj 1–22. ISBN 978-0195324983.
  7. (en) Federico Gobbo, Beyond the Nation-State? The Ideology of the Esperanto Movement between Neutralism and Multilingualism (PDF), Researchgate, decembro 2017.
  8. (en) Federico Gobbo, recenzo de Senad Ĉolic (eld.) Eŭropa Unio hieraŭ morgaŭ: lingvaj kaj kulturaj aspektoj. Referaĵoj kaj diskutintervenoj, 199 paĝoj, 2011, En: En: Language Problems and Language Planning, p. 76, vol. 37, n-ro 1, 2013, ISSN 0272-2690
  9. (eo) La Esperantaj ideologioj Arkivigite je 2023-06-04 per la retarkivo Wayback Machine, Esperantujanismo.net
  10. (angla) The language ideology of Esperanto. From the world language problem to balanced multilingualism (PDF), pri lingvaj ideologioj de Esperanto, F.Gobbo, Universitato de Amsterdamo, En: Contested languages. The hidden multilingualism of Europe, 2021, Benjamins Publishing Company.
  11. (en) Judith Meyer, jOmO's Song List (multilingual concert on May 3rd), Facebook
  12. (en) Duncan Charters. (2015) Polyglot Conferences and Gatherings: observing a new phenomenon ("plurlingvaj konferencoj kaj renkontiĝoj: observante novan fenomenon") (PDF-dosiero) (angle, esperante, pole), eldoninto Ilona Koutny, eldonejo Wydawnictwo rys, Poznano, p. j 164–276.
  13. (eo) Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido, Libera Folio, la 22-an de novembro 2022.
  14. (en) Judith Meyer, “Polyglot Gathering”, 1-a ĝis 4-a de majo 2015 en Berlino[rompita ligilo] (PDF), en: Detlev Blanke, Informilo por Interlingvistoj, eldonejo Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA), Rotterdam | paĝoj 2-3, 2015, n-ro 94-95 (3-4), alirite la 7-an de aprilo 2016
  15. (en) Ruiz, Richard (1984). "Orientations in Language Planning". National Association for Bilingual Education Journal. 15-34. 8.
  16. (en) Hult, F.M., & Hornberger, N.H. (2016). "Revisiting Orientations in Language Planning: Problem, Right, and Resource as an Analytical Heuristic". Bilingual Review/La revista bilingüe, 33(3), 30-49, arkivigita de la originalo, la 8-an de marto 2019.
  17. (en) Hult, F.M., & Pietikäinen, S. (2014). Shaping discourses of multilingualism through a language ideological debate: The case of Swedish in Finland. Journal of Language and Politics, 13, 1-20.
  18. (en) Annabelle Mooney; Betsy Evans (2018). Language, Society and Power: An Introduction. Routledge. ISBN 9780429823398.
  19. (en) Keith Walters; Reem Bassiouney (2017). "Arab nationalism and/as language ideology". En Elabbas Benmamoun (eld.). The Routledge Handbook of Arabic Linguistics. Routledge. p. 483. doi:10.4324/9781315147062-27. ISBN 9781351377799.
  20. (en) Miklós Kontra (2012). The Unrecognized Linguistic Right in Hungarian Education Arkivigite je 2018-11-19 per la retarkivo Wayback Machine (PDF).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Making Sense of “Bad English” - enkonduko al lingvaj sintenoj kaj ideologioj, Language on the Move, 2024