Kastilia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastilia lingvo (hispanlingve castellano [kaste[l]jano]) estas:

  • historie, la latinida lingvo parolita en Kastilio.
  • lingvistike, ties ido, dialekto de la hispana lingvo parolata ĉefe en Kastilio. Male je ceteraj dialektoj, la kastilia distingas la sonon de c/z (laŭ IFA, /θ/) kaj tiu de s. Miguel Delibes konservas en sia verkaro multajn kastiliajn vortojn malaperantajn.
  • nuntempe, alia nomo por la hispana lingvo. La dilemo "kastilia"/"hispana" estas politika:
    • En Hispanio, oni pravigas ĝin, ĉar la ceteraj hispaniaj lingvoj (kataluna, galega, eŭska) estas ankaŭ de hispanoj, do hispanaj. La hispaniaj lingvoj ne distingas "hispana" kaj "hispania".
    • Ekster Hispanio, oni pravigas ĝin, ĉar la hispana lingvo ne estas nur de Hispanio. Ĝi apartenas same al ĉiuj landoj de Hispanlingvio.

Komparu toskana lingvo/itala lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]