Toño del Barrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Toño del Barrio en 2008

José Antonio DEL BARRIO, konata ankaŭ kiel Toño, TonjoTonyo (naskiĝis la 10-an de aprilo 1961) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-historiisto.

Profesie fizikisto, li lernis Esperanton en 1980. Li estis direktoro de Fundación Esperanto, kaj estas aktiva membro de la Hispana Esperanto-Federacio kaj de SATeH, LEAo ligata al SAT. Li estas prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio ekde julio de 2011, post la demisio de la antaŭa prezidanto, Pedro Hernández.

Kiel historiisto, li pristudas ĉefe la epokon de la unuaj jardekoj de la esperanta movado en Hispanio kaj la epokon de la Dua Hispana Respubliko kaj la Hispana Enlanda Milito, do ĝis 1939.

Lia eseo La normala lingvo gajnis trian premion en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj estis publikigita en BA1.

En 2008 li formulis la leĝon de Tonjo pri la emo de esperantistaj diskutoj deflankiĝi de la pridiskutata temo al lingvaj temoj, laŭ ekzemplo de la leĝo de Godwin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]